Thomas Mann

germana verkisto

Thomas MANN [Tomas Man] (naskiĝis la 6-an de junio 1875 en Lübeck, mortis la 12-an de aŭgusto 1955 en Zuriko) estis germana verkisto de romanoj kaj noveloj. Li ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 1929.

Thomas Mann
Nobel-premiito
germana verkisto
germana verkisto
Persona informo
Thomas Mann
Naskonomo Paul Thomas Mann
Naskiĝo 6-an de junio 1875 (1875-06-06)
en Lubeko, Libera kaj Hansa urbo de Lubeko,  Germana Imperiestra Regno
Morto 12-an de aŭgusto 1955 (1955-08-12) (80-jaraĝa)
en Zuriko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per aneŭrismo vd
Tombo Kilchberg cemetery vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioĈeĥoslovakio vd
Alma mater Munkena universitatoTeknologia Universitato Munkeno • Katharineum vd
Partio Germana Demokratia Partio vd
Subskribo Thomas Mann
Familio
Patro Thomas Johann Heinrich Mann vd
Patrino Júlia da Silva Bruhns vd
Gefratoj Carla Mann • Julia Löhr • Heinrich Mann • Viktor Mann vd
Edz(in)o Katharina Mann vd
Infanoj Erika MannKlaus MannGolo Mann • Monika Mann • Elisabeth Mann-Borgese • Michael Mann vd
Profesio
Okupo romanisto • eseisto • aŭtobiografo • novelisto • socia kritikisto • taglibristo • scenaristo • universitata instruisto • verkisto vd
Laborkampo romano • kreiva kaj profesia verkado • prozo vd
Aktiva en MunkenoPrinceton vd
Aktiva dum 1890–1955 vd
Verkado
Verkoj Der Zauberberg
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Thomas Mann estis la frato de Heinrich Mann kaj la patro de la aŭtoroj Erika Mann, Golo Mann kaj Klaus Mann. Post la morto de sia patro en 1891, li kun la familio translokiĝis al Munkeno kie li renkontis kaj poste edzinigis (1905) Katja Pringsheim. En la jaro 1929 li estis honorata per la Nobel-premio pri literaturo. Kiam la nazioj gajnis la ŝtatan potencon en 1933, Thomas Mann decidis ekziliĝi en Svislando. En 1938, kiam Adolf Hitler aneksigis Aŭstrion, Mann eskapis al Princeton (Usono), kaj poste al Kalifornio.

Sep jarojn post la fino de la dua mondmilito li revenis al Eŭropo.

Verkoj redakti

En Esperanto aperis redakti

Eksteraj ligiloj redakti