Thomas More

angla verkisto, teologo, pentristo, kaj politikisto

Thomas MORE, aŭ latine Thomas MORUS (Tomaso Moro), estis angla advokato, verkisto kaj politikisto. Li naskiĝis la 7-an de februaro 1478 probable en Londono kaj mortis per senkapigo la 6-an de julio 1535 en Londono.

Sankta
Thomas More
Thomas More, pentraĵo de Hans Holbein la Juna
Thomas More, pentraĵo de Hans Holbein la Juna
Persona informo
Thomas More
Naskonomo Thomas More
Naskiĝo 7-an de februaro 1478 (1478-02-07)
en Londono
Morto 6-an de julio 1535 (1535-07-06) (57-jaraĝa)
en Tura Monteto
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per senkapigo vd
Tombo Preĝejo Sankta Petro ad Vincula vd
Religio katolika eklezio vd
Etno Angloj vd
Lingvoj anglalatinaantikva grekaitala vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Gastejo de Lincoln • Magdalen College School vd
Subskribo Thomas More
Familio
Patro John More vd
Patrino Agnes Graunger vd
Gefratoj Elizabeth More vd
Edz(in)o Jane More • Alice More vd
Infanoj Margaret Roper • Elizabeth Dauncey • Cecily Heron (née More) • John More II • Margaret Clement vd
Parencoj Edward More vd
Profesio
Okupo filozofohistoriisto • teologo • politikisto • poeto • ŝtatreprezentanto • romanisto • poeto-juristo • juĝistodiplomatoverkisto vd
Aktiva en Londono vd
Verkado
Verkoj Utopia ❦
Responsio ad Lutherum ❦
A Dialogue of Comfort Against Tribulation vd
Sanktulo, martiro
Honorata en Katolika eklezio
Anglikana eklezio
Festotago katolike la 6-a de julio
anglikane la 22-a de junio
Patroneco regantoj, politikistoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tomaso Moro estis humanisto, martiro, sanktulo de la Renesanco Norda. Patrono de ŝtatestroj, politikistoj, katolika junularo. Lia probable plej konata verko estas la latinlingva libro "Utopia". Nur ekde tiu epokfara romano universaliĝis la vorto "utopio" - kiu signifas pragreke "nenielando" (aŭ en Esperanto, Utopio), publikigita dum 1516. La brita reĝo Henriko la 8-a ekde 1517 tre aprezis la klerulon, nomumis lin konsilanto, dum 1521 kavaliro, dum 1523 parlamenta parolisto kaj dum 1529 lordo-kanceliero, do estro de la Ĉambro de lordoj (House of Lords).

Kiel filo de juĝisto li frekventis latinan lernejon. Nur 12-jara li servis kiel paĝio ĉe la arkepiskopo John Morris de Canterbury. Poste li stipendie studis la fakojn: greka, latina, jura. Post diplomiĝo li fariĝis tre sukcesa advokato. 1504 li eniris la parlamenton. Tamen dum 1532 Tomaso Moro mem rezignis pri tiu posteno kaj dum du jaroj planis signifan politikan paŝon: Dum 1534 li rifuzis agnoski la reĝon Henrikon la 8-a kiel la estron de la Eklezio de Anglio, per tio entute malagnoskis la Eklezion de Anglio, sed persistis subteni unuecan Romian Katolikan Eklezion sub gvido de la Papo. Li estis arda kaj fervora kontraŭulo de la germana reformatoro Martin Luther, kaj skribis publike atentitan tezon kontraŭ la protestantismo.

Pro konflikto kun la reĝo li estis enkarcerigita, lia havaĵo konfiskita kaj dum julio 1535 oni ekzekutis lin per senkapigo, kaj en jaro 1935 li iĝis sanktulo de la Romia Katolika Eklezio, kiu nun rigardas lin la sanktulo de advokatoj kaj politikistoj. Li dividas sian sanktulan festotagon kun la sanktulo John Fisher, kiu estis la sola brita episkopo, kiu dum la kreo de la nova Eklezio de Anglio rifuzis malagnoski la katolikan kredon kaj restis lojala al la Papo. Dum 1980 Thomas More estis aldonita al la sanktula kalendaro de la katolika Eklezio de Anglio.

En la libro Utopia li iom priskribis inventitan lingvon de la Utopianoj. Iuj sciencistoj opinias la verkon kvazaŭ idealan, pli justan britan ŝtaton. Aliaj konsideras lian verkon satiro. Eble Tomaso Moro estis inspirita de la filozofo Platono kaj ties skribaĵo "Timaos". Krome, Tomaso Moro priskribis la liberecon de utopianoj por elekti sian religion laŭ rezonado (tio estas, sen altrudoj nek ajnaj pasioj), specon de demokratio, aŭguris formon de komunismo, idealoj kiuj revenos en la homaranismon de Ludoviko Zamenhof.

Bibliografio redakti

Aŭtoro Robert Bolts skribis romanon pri la tragedia vivo de Tomaso Moro.

Paloma Castillo Martinez, Tommaso Moro il primato della coscienza, Paoline, 2010.

En 1966 estis reĝisorita filmo ("A man for all seasons") kiu ricevis 6 Oscar-premiojn en Holivudo.

 
 La utopiistoj Thomas More (1516) kaj Denis Vairrasse (1677) skizis bazojn de la estonta internacia lingvo
— Enciklopedio de Esperanto (1934)