Thomas Pynchon

usona romanisto

Thomas Ruggles PYNCHON Jr. (/ˈpɪntʃɒn/[1], naskiĝis la 8-an de majo, 1937) estas usona verkisto, konata pro siaj densaj kaj kompleksaj romanoj. Por Gravity's Rainbow (Ĉielarko de Gravito), Pynchon gajnis la Nacian Libran Premion de Usono (U.S. National Book Award) por Fikcio de 1973.[2] kaj estas regula kandidato por la Nobel-premio pri literaturo. Liaj verkaro estas ekstreme ampleksa, kaj ilaj libroj inkluzivas diversajn temojn kaj stilojn inkluzive de la studfako de historio, scienco kaj matematiko.

Thomas Pynchon
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1937 (1937-05-08) (86-jaraĝa)
en Glen Cove, Nov-Jorkio,  Usono
Lingvoj angla vd
Loĝloko Manhatano vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Cornell • Oyster Bay High School vd
Subskribo Thomas Pynchon
Familio
Patro Thomas Ruggles Pynchon Sr. vd
Patrino Catherine Frances Pynchon vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • eseisto • sciencfikcia verkisto vd
Aktiva dum 1959– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pynchon naskiĝis en Glen Cove, Long Island, Novjorko. En Universitato Cornell tiu studis fizikon kaj anglan lingvon (i.a. ĉe Vladimir Nabokov). Pynchon interrompis la studadon dum du jaroj por servi en la mararmeo. Post diplomiĝo en 1957, Pynchon eklaboris kiel teknika redaktoro ĉe la firmao Boeing.

Ties unua verko, la rakonto The Small Rain (La Pluveto) aperis en 1959 en la revuo Cornell Writer. En la jaro 1963 Pynchon eldonis sian unuan romanon V. Ekde tiam Pynchon dediĉas sin plene al la verkado, sed vivas tute retirite, konata pro evitado de persona malkovro kaj apenaŭ aperas en la publika vivo.

Liaj malmultaj bildoj publikigitaj estas de liaj jaroj en lernejo kaj universitato. Tre malmultaj fotoj pri li iam estis publikigitaj kaj onidiroj pri lia identeco disvastiĝis ekde la 1960-aj jaroj. Ĉi tiu evitado de komunikado ricevas aprezon de iuj de liaj admirantoj kaj samptempe estigas multajn onidirojn pri lia loĝejo kaj identeco.

Ties romano Inherent Vice (Eneca Malvirto) fariĝis filmon kun la sama nomo de reĝistoro Paul Thomas Anderson en 2014.

Listo de verkoj redakti

  • The Small Rain (La Pluveto, rakonto, 1959)
  • V (romano, 1963)
  • The Crying of Lot 49 (La Aŭkcio de N-ro 49, romano, 1966)
  • Gravity's Rainbow (Ĉielarko de Gravito, romano, 1973)
  • Slow Learner (Malrapida Lernanto, rakontoj, 1984)
  • Vineland (romano, 1990)
  • Mason & Dixon (romano, 1997)
  • Against the Day (Kontraŭ la Tago, romano, 2006)
  • Inherent Vice (Eneca Malvirto, romano, 2009)
  • Bleeding Edge (Sanganta Eĝo, romano, 2013)

Referencoj redakti

  1. 8/25/2013 New York Magazine profile based on interviews with lifelong friends and family members. Alirita 2013-09-17.
  2. "National Book Awards – 1974". National Book Foundation. Retrieved 2012-03-29. (With essays by Casey Hicks and Chad Post from the Awards 60-year anniversary blog. The mock acceptance speech by Irwin Corey is not reprinted by NBF.)