Thomas Willis (1621-1675) estis angla anatomo, kuracisto kaj aŭtoro de la verko "Cerebri Anatome" (1664), ilustrita de Siro Christopher Wren. Al Tomaso Viliso oni kreditas la malkovron de la ĉeesto de sukero en la urino de la diabetuloj. Li fariĝis profesoro en la Universitato de Oksfordo en 1660, kaj en 1666 li komencis praktiki en Londono.

Thomas Willis
(1621-1675)
Patro de la neŭroscienco.
Patro de la neŭroscienco.
Persona informo
Naskiĝo 27-a de januaro1621
en Great Bedwyn, Graflando de Wiltshire,  Anglio
Morto 11-a de novembro 1675
en Londono,  Anglio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pleŭrito vd
Tombo Abatejo Westminster vd
Lingvoj anglalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater
Familio
Gefratoj William Willis vd
Profesio
Okupo kuracisto • anatomo • fiziologo • neŭrologo vd
Doktoreca konsilisto William Harvey vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel aŭtoritaŭlo pri la cerbo kaj la nervosistemo, li malkovris la 11-an kranian nervon kaj cirklon da arterioj en la bazo de la cerbo (konata kiel la cirklo de Willis). Li plenumis gravan rolon en la historio de la anatomio, neŭrologio kaj psikiatrio. Li estis fondinta membro de la Reĝa Societo de Londono, kune kun sia amikaro el Oksfordo, nome, Robert Boyle, Christopher Wren kaj John Wilkins. Li estas konsiderata la patro de la neŭroscienco.[1]

Vivo redakti

 
titolpaĝo de la verko
"Diatribae duae medico-philosophicae", publikigita de Gerbrandus Schagen,
en Amsterdamo, en 1663.

En la jardeko 1640, Viliso estis unu el la kuracistoj de Karlo la 1-a (1600-1649). En 1646, li aktivis kiel kuracisto en la ĉirkaŭaĵoj de Abingdono. Li okupis postenon kiel anglikaniston, en la jardeko 1650, kaj kutime homoj tiaj kiaj John Fell (1625-1686), John Dolben (1625-1686), kaj Richard Allestree (1621-1681) kuniĝis en lia hejmo. La patro de John Fell - Samuel Fell (1584-1649) - eksiĝis kiel rektoro en la Kolegio Preĝejo de Kristo, en 1647, kaj Viliso edziĝis al Maria, filino de Samuel. John Fell, kiu estis lia amiko kaj bofrato pli malfrue fariĝis lia biografo. La elpensisto de la mikroskopo Robert Hooke[2] estis lia asistanto inter 1656 kaj 1658.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Yovisto blog. Arkivita el la originalo je 2016-12-30. Alirita 2016-12-29.
  2. Art and the Brain: Plasticity, Embodiment, and the Unclosed Circle, Amy Ione