La Thumb PeakPoleksomonto estas monto en la centra parto de la filipina insulo Palavano. Ĝi altas 1296 metrojn super la marnivelo kaj estas la plej alta monto de montoĉeno, kiu laŭ ĝi anglalingve nomatas Thumb Range.

Thumb Peak
monto
supermara alteco

1 296 m

Geografia situo 9° 47′ N, 118° 36′ O (mapo)9.7833333333333118.6Koordinatoj: 9° 47′ N, 118° 36′ O (mapo) f4
Thumb Peak (Filipinoj)
Thumb Peak (Filipinoj)
DEC
Thumb Peak
Thumb Peak
Situo de Thumb Peak
Map
Thumb Peak
vdr
Thumb Peak
monto
Lando Filipinoj Filipinoj
Situo Palavano
 - alteco 1 296 m s. m.
 - koordinatoj 9° 47′ 55.4″ N 118° 36′ 20.4″ O / 9.798722 °N, 118.605667 °O / 9.798722; 118.605667 (mapo)
Situo de Thumb peak enkadre de Filipinoj
Situo de Thumb peak enkadre de Filipinoj
Situo de Thumb peak enkadre de Filipinoj
Vikimedia Komunejo: Thumb Peak

Dum la hispana kolonia epoko la monto nomiĝis monto Pulgar. La hispana vorto pulgar samkiel la angla vorto thumb havas la signifon "polekso". La hispana nomo probable rekte post la fino de la hispana regado pri la Filipinoj sekve de la hispana-usona milito estis tradukita al la angla, kaj estas kaŭzita pro la profilo de la monto, kiu vage memorigas pri supren montranta polekso sur pugno.

En la pli altaj partoj de la monto troveblas parte tre raraj plantaj specioj, kiuj aparte prosperas en la magma grundo riĉa je magnezio kaj fero. Kelkaj el li ekzistas nur ĉi-tie, ekzemple la planto Nepenthes deaniana apartenanta al la karnovoraj plantoj.