Thursday October Christian la 2-a

Thursday October Christian la 2-a (oktobro 182027-a de majo 1911) estis estro de kolonio en Pitkarna Insularo kaj urbestro en 1844, 1851, 1864, 1867, 1873, 1876, 1880 kaj 1882.

Thursday October Christian la 2-a
Thursday October Christian la 2-a (foto el 1890)
Thursday October Christian la 2-a (foto el 1890)
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1820 (1820-10-01)
en Pitkarna insularo
Morto 27-an de majo 1911 (1911-05-27) (90-jaraĝa)
en Pitkarna insularo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro Thursday October Christian
Patrino Teraura
Edz(in)o Mary Young
Infanoj Julia Christian • Agnes Christian • Albert Christian • Elias Christian • Alphonso Driver Christian • Anna Rose Christian • Julia Anna Rose Christian • Ernest Heywood Christian • Daniel Christian • Elizabeth Saidley A. Christian • Francis Hickson Christian • William Henry Gordon Christian • Albert Swain Christian • Harriet Christian • Harriet Christian • Charles Benjamin Christian • Mary Elizabeth Saidley Christian
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Biografio redakti

Thursday October Christian la 2-a estis filo de Thursday October Christian, kiu estis filo de estro de ribelo sur HMAV Bounty Fletcher Christian kaj Teraura, kiu al Pitkarno venis ankoraŭ kun ribelintoj el Tahitio. Thursday October Christian la 2-a estis la plej juna el sep infanoj; laŭ deveno li estis el tri kvaronoj Polineziano kaj el unu kvarono Anglo (patrino Tahitianino kaj patro miksdevenulo).

En 1831 foriris Pitkarnanoj al Tahitio, sed ili ne estis imunaj kontraŭ tieaj malsanoj kaj multaj el ili mortis, inklude Thursday October Christian la maljuna, kiu estis respektita estro de la komunumo, kaj liaj du filoj kaj filino. Aŭtune 1831 Pitlarnanoj revenis al Pitkarna Insulo kaj juna Thursday October Christian la 2-a kun ili. En 1838 akceptis Pitkarnanoj sian konstitucion kaj ili komencis ĉiujare elekti sian urbestron. Thursday October Christian la 2-a estis elektita por jaro 1842 kaj poste ankaŭ por 1851.[1]

En 1856 Pitkarnanoj denove translokiĝis, tiutempe al Norfolkinsulo. Parto de la homoj revenis dum jarŝanĝo 18571858 kaj en 1864 revenis pliaj 24 homoj,[2] inklude Thursday October Christian kaj liaj naŭ infanoj.[3] Thursday October Christian la 2-a tial estas komuna antaŭulo de ĉiuj nuntempaj loĝantoj de la insulo kun familia nomo Christian. Aliaj partoj de la familio restis kaj vivas sur Norfolkinsulo.

La komunumo post reveno al Pitkarno devis trakti kun ekonomiaj problemoj, estiĝintaj pro malkresko de usona balenĉasista industrio; la kolonio devis ekonomie limigi sian produktadon al sia propra konsumo.[3] La loĝantoj revidis sian konstitucion el 1838 kaj en 1864 estis Thursday October Christian elektita kiel urbestro, kun aliaj du estroj Moses Young kaj Mayhew Young.[3] Urbestro li estis ankoraŭ en 1867, 1873, 1876, 1880 kaj 1882.[4] Pitkarna komunumo nomis Thursday October Christian la 2-a kiel „Duddie“;[4][noto 1] li mortis je la 27-a de majo 1911.

Familio redakti

 
Moses Young (staranta), Albina Young kaj Thursday October Christian la 2-a, 1906

Thursday October Christian la 2-a edziĝis je la 24-a de marto 1839 kun Mary Young, nepino de ribelinto el Bounty, kadeto Ned Young. Ili havis entute 17 infanojn; plejmulto de ili mortis jam dum ilia infanaĝo, duaflanke tri el ili atingis aĝon pli altan ol 73 jaroj kaj ili vivis ĝis 1930-oj:[4]

Ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. paĉjo, diminutivo de la angla vorto dad (patro)

Referencoj redakti

  1. Pitcairn Island (angle). Alirita 2009-09-24.
  2. Fortune, Kate. (2000) “Pitcairn Islands”, The Pacific Islands: an encyclopedia (angle). University of Hawaii Press, p. 602. ISBN 082482265X.
  3. 3,0 3,1 3,2 History of Government and Laws (angle). Pacific Union College (c2003-2008). Arkivita el la originalo je 2010-06-14. Alirita 2009-06-23.
  4. 4,0 4,1 4,2 Lundy, Darryl. Thursday October Christian (angle). thePeerage.com. Alirita 2009-09-18.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Thursday October Christian II en angla  Vikipedio kaj Thursday October Christian II. en ĉeĥa  Vikipedio.