Tiberio Julio Abdeso Pantero

Tiberio Julio Abdeso Pantero (naskiĝis ĉirkaŭ 22 a.K. en Sidon, Libano; mortis ĉirkaŭ 40, ĉe la nuna Bingerbrück, Germanio) estis romia soldato, kiu foje estas ligita al la deveno de Jesuo de Nazaret.

Vivo redakti

 

Ĉiuj certaj biografiaj informoj pri Pantero devenas de lia tombŝtono, malkovrita en 1859 dum konstruado de fervojo en Bingerbrück. Reliefo, kiu kovras la plej grandan parton de la tombsteleo, montras la mortinton preskaŭ realgranda, staranta vestita de uniformo. Tamen oni ne konas la vizaĝon, ĉar la supra parto de la reliefo mankas.

Sub la reliefo troviĝas jena surskribaĵo[1], kiu estas ĉio, kion oni konas pri lia biografio:

Tib(erius) Iul(ius) Abdes Pantera
Sidonia ann(orum) LXII
stipen(diorum) XXXX miles exs
coh(orte) I sagittariorum
h(ic) s(itus) e(st)
Tiberius Iulius Abdes Pantera
el Sidon, 62-jara,
servis 40 jarojn kiel soldato
ĉe la 1-a kohorto de la arkpafistoj
kaj kuŝas entombigita ĉi tie.

Laŭ la teksto, Pantero devenis de la fenica urbo Sidon kaj estis soldato en la Cohors I Sagittariorum, la 1-a kohorto de la arkpafistoj. Oni ne konas la devenon, nek la signifon de lia siria nomo Abdes; Pantera estas la latina vorto por pantero.

La aldonajn nomojn Tiberius Iulius Pantero verŝajne alprenis, kiam li ricevis la romian civitanecon post 25 jarojn en la armeo, dum la regado de la imperiestro Tiberio.

Oni scias, ke la Cohors I Sagittariorum estis ĝis la jaro 9 en Syria Palaestina kaj en la jaroj 40 ĝis 70 en Bingen.

La tombŝtono troviĝas en la romia halo en Bad Kreuznach.

Ligo al Jesuo redakti

La supozita ligo al Jesuo devenas de interpretado de la verko de Celsus, kontraŭ-kristana greka filozofo citita de Origeno en Contra Celsus. Laŭ Origeno, Celsus skribis:

kiam ŝi (Maria) gravedis ŝi estis forpelita de la ĉarpentisto al kiu ŝi estis konfidita, pro adulto kaj ĉar ŝi portis infanon de soldato nomita Pantero.

Persono nomita Jeŝu ben Pandera estas menciita en la Tosefta, dua kolekto de judaj parolaj leĝoj. Jeŝu estas foje interpretita kiel referenco al Jesuo de Nazaret.

La ligo inter la Pantero de Celsus kaj Tiberio Julio Abdeso Pantero estis unue sugestita en la libro La vita di Gesù de Marcello Craveri, 1966.[2] La ligo dependas de la supozo, ke la informo de Celsus pri la eksteredzeco de Jesuo pravas, kaj do soldato kun tiu nomo, vivanta dum la ĝusta epoko povintus esti la patro. Laŭ sia kariero Tiberio Julio Abdeso Pantero estis en Palestino kiam li estis junulo, ĉirkaŭ la epoko de la koncipo de Jesuo.[3]

Bibliografio redakti

  • P.Haupt/S.Hornung, "Ein Mitglied der Heiligen Familie? Zur Rezeption eines römischen Soldatengrabsteines aus Bingerbrück", Kr. Mainz-Bingen. In: Archäologische Informationen 27/1, 2004, S.133-140.

Referencoj redakti

  1. Epigraphik-Datenbank Clauss / Slaby[rompita ligilo]
  2. Pri la tombŝtontrovo en Bingerbrück (germane). Arkivita el la originalo je 2007-12-22. Alirita 2007-10-01.
  3. Tabor, James D., The Jesus Dynasty: A New Historical Investigation of Jesus, His Royal Family, and the Birth of Christianity, Simon & Schuster, 2006, ISBN 0-7432-8723-1