Tibor Cholnoky [ĉolnoki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cholnoky Tibor estis hungara arkitekto-inĝeniero, profesoro. Lia patro estis Jenő Cholnoky, lia frato estis Béla Jenő Cholnoky, lia nobela antaŭnomo estis csolnokossi [ĉolnokoŝi].

Tibor Cholnoky [1] naskiĝis la 29-an de julio 1901 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de februaro 1991 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Cholnoky akiris diplometon en Teknika Universitato József en 1923, diplomon en 1933, sed en la universitato li jam havis posteneton en 1919. Inter 1930 kaj 1942 li estis vicprofesoro (poste ĝis 1945 adjunkto) en la universitato. Samtempe li faris inĝenierajn taskojn al Hungaraj Ŝtatfervojoj. Post la 2-a mondmilito li laboris en ministerio pri trafiko kaj poŝto, kie li gvidis rekonstruojn de pontoj. En 1950 li estis nomumita docento kaj katedrestro. Li estis dekano inter 1952–1954, az ÉME, rektoro inter 1954–1957. Li kandidatiĝis en 1965, pensiuliĝis en 1972. Li ricevis 4 premiojn inter 1949-1960 (inkluzive premion Kossuth en 1957).

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A vasúti hidak újjáépítése (Rekonstruado de fervojaj pontoj), (1947)
  • Kinematika és kinetika (1951, 1954) - studenta lernolibro
  • Igénybevételek és igénybevételi táblák (1957, 1958)
  • Mechanika. II. köt. Szilárdságtan. (1966, 1971) - studenta lernolibro

Fontoj redakti