FÁSKERTI Tibor (fa:ŝkerti) estis rumania hungara filozofo, ĵurnalisto, redaktoro naskita en Arado la 13-an de aprilo 1889 kaj mortinta en Bukareŝto la 8-an de junio 1964. Li estis la edzo de Erzsébet Balla kaj patro de verkisto György Fáskerthy.

Tibor Fáskerti
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1899 (1899-04-13)
en Arad
Morto 8-an de junio 1964 (1964-06-08) (65-jaraĝa)
en Bukareŝto
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Edz(in)o Erzsébet Balla
Infano György Fáskerthy
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Kariero redakti

Tibor Fáskerti finis la mezlernejon en Gyula, poste li studis juron kaj filozofion en Budapeŝto. Li partoprenis en la laboro de la Rondo Galilei. En 1919 li estis politika komisiito de la hungara Ruĝa Armeo. Liajn unuajn verkojn publikis la gazetoj Szabadgondolat kaj Vörös Lobogó. Pli poste li iĝis ĵurnalisto en Arado, kunlaboranto de la semajngazeto Aradi Tükör, en 1922-23 li redaktis la tagĵurnalon Máramaros, en 1924-25 la Aradi Munkás. Li partoprenis ankaŭ en la redaktado kaj eldonado de la gazetoj Film, Fekete Macska kaj Kút. En 1928-29 li estis respondecredaktoro de la ĵurnalo Virradat. En 1931 li rifuĝis en Budapeŝton antaŭ la valido de lia grava kondamno politika, sed en 1939 oni elpelis de tie. Li laboris plue en Arado kiel tribunala raportisto. Liajn verkojn publikis la gazetoj Napkelet, Brassói Lapok, Korunk, Consum, Világirodalmi Szemle kaj 100%.

Verkoj redakti

  • Délibáb (rakontoj, Arad, 1924);
  • Bevezetés. 1. A filozófiáról általában, 2. Az értelem kategóriái, 3. A tudat és öntudat, 4. A tudományok felosztása (Arad, 1930).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon