HAMZA Tibor estis hungara pentristo naskita la 25-an de februaro 1908 en Máramarossziget kaj mortinta la 4-an de aprilo 1972 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Hamza akiris diplomon de desegninstruisto en 1941 en hungara arta altlernejo (Magyar Képzőművészeti Főiskola) de Budapeŝto. Li studvojaĝis en Vieno, Luksemburgo kaj Sovetunio. De la 30-aj jaroj li vivis kaj laboris en Eger. Kiel militkaptito dum la dua mondmilito li alvenis Kievon, kie li pentris sur la muron de malsanulejo 11 grandmezurajn freskojn en 1943. Li estis longtempe desegninstruisto en Berehove. Li estis agema partoprenanto de arta vivo de Eger.

Fonto redakti