Tibor Kádár (bestokuracisto)

Tibor Kádár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kádár Tibor estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Kárnik.

Tibor Kádár
Persona informo
Naskonomo Kárnik Tibor
vdr

Tibor Kádár[1] naskiĝis la 14-an de septembro 1911 en Székesfehérvár, li mortis la 4-an de marto 1992 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Kádár maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1929, poste li estis kandidato pri oficiro jaron, pli poste li akiris bestokuracistan diplomon en vetrinara fakultato de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1934. Li akiris plian diplomon pri magistrata bestokuracisto post 5 jaroj, en la sama jaro li doktoriĝis en la universitato. Jam post la unua diplomo li estis bestokuracisto en Gárdony (1935–1939) kaj Nagykálló (1939–1942), pli poste jam magistrata bestokuracisto en Hódság. En fino de la 2-a mondmilito li batalis, poste li estis militkaptito (1944–1946). En la militkaptitejo li konatiĝis pri komunismaj ideoj, eĉ li lernis en Moskvo. Post la hejmenveno en 1946 li denove estis bestokuracisto, inter 1948 kaj 1953 li havis postenon en Ministerio pri agrikulturo (Hungario), poste li estis neglektita kaj li laboris en Debrecen. Post la politika mildiĝo li estis institutestro (1956-1964), poste li revenis en la ministerio inter 1964–1973. Ekde 1972 li instruis en la Veterinara Universitato de Budapeŝto. Li kandidatiĝis en 1959 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝis plej ofte pri bestaj epidemioj kaj nutraĵoj. Li ricevis premiojn inter 1960-1973. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az állatorvos szerepe a népi demokráciában. – Az állategészségügyünk és karunk a szocializmus építésének időszakában. (1949)
  • Állattenyésztéstan – állategészségtan (kunaŭtoro, mezlerneja lernolibro, 1950; 1952; 1953)
  • Sertések gyomorbélgyulladásának gyógykezelése tetracyklinnel (kunaŭtoro, 1958)
  • Die Verwendung von prophylaktischen Präparaten in der Tiernährung (1962)
  • Az állategészségügy huszonöt éve (1970)
  • A nagyüzemi mezőgazdasági termelési viszonyoknak megfelelő korszerű állategészségügyi szervezet kialakítása hazánkban (disertaĵo, 1976)
  • Szemelvények a Vasárnapi Újság 1858. évi 5. évfolyamából (1980)
  • Az állategészségügy története 1938–1972 (libro, 2012)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo (2011)

Fontoj redakti

Referencoj redakti