Tibor Péterfi

hungara kuracisto

PÉTERFI Tibor [pe:terfi] estis hungara kuracisto, histologo, universitata profesoro. Li naskiĝis la 22-an de junio 1883 en Deĵo kaj mortis la 13-an de januaro 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Li akiris diplomon de kuracisto en Universitato de Koloĵvaro en 1905 kaj li agadis en la sama universitato en katedro pri zoologio apud István Apáthy. Inter 1908 – 14 li estis profesorasistanto, privatprofesoro. Ekde 1918 li estis universitata profesoro en Pozsony. Li elmigris kaj laboris en Prago, Jena, Berlino, poste en Stambulo, kie li estis universitata profesoro. En 1946 li revenis Hungarujon kaj li iĝis universitata profesoro en Universitato Budapeŝto.

Verkoj pli gravaj redakti

  • Szövettan (Bp., 1909);
  • Die mikrochirurgische Methode (Handb. der biol. Arbeitsmethoden, Jena, 1923).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon