Tibor Szalai [salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalai Tibor estis hungara geologo, paleontologo, profesoro.

Tibor Szalai
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1900 (1900-11-13)
en Bratislavo
Morto 29-an de septembro 1980 (1980-09-29) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo paleontologo
vdr

Tibor Szalai [1] naskiĝis la 13-an de novembro 1900 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 29-an de septembro 1980 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Szalai akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1924. Post siaj studoj li laboris en Hungara Nacia Muzeo, ekde 1939 en la tutlanda geologia instituto (li iĝis ĉefgeologo en 1944, inter 1946 kaj 1950 li estis institutestro). Iom pli frue en 1938 li estis nomumita privata profesoro en Universitato István Tisza. En la frua socialismo li laboris en diversaj minejoj. En 1952 li kandidatiĝis. Ekde 1956 li estis konsilisto de geologia instituto ĝis la emeritiĝo en 1964.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Der Einfluss der Gebirgsbildung auf die Evolution des Lebens (1936)
  • Az északkeleti Kárpátok geológiája (1947)
  • Aufbau und Tektonik des Ostalpin- und Karpaten Blockes (1966)

Fontoj redakti