Dateno de la informkesto estas malĝusta!


Tibor Szemző
Tibor Szemző
Tibor Szemző
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1955 (1955-01-01) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto • multimedia artist
TTT
Retejo http://www.szemzo.hu
vdr

Tibor Szemző [semzO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szemző Tibor estas hungara komponisto, orkestrestro.

Tibor Szemző [1] naskiĝis en 1955 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Szemző komencis siajn muzikajn studojn laŭ la Kodály-metodo en muzika bazlernejo en la aĝo de ses. Li daŭris la lernadon en muziklernejo en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1979. Li akiris plian diplomon en Arta Universitato Moholy-Nagy en 2014 kaj sciencan gradon DLA en Hungara Belarta Universitato en 2017. Jam dum la lernojaroj en 1973 li fondis sian propran kvarteton por ĉambra muziko. Tiu orkestro estis traformita post la unua diplomo kaj restis aktiva ĝis 1989. Ekde 1983 Szemző estis aktiva ankaŭ en komponado, ekde 1985 li turniĝis al filmoj. Depost falo de la socialismo estis ebleco kunlabori kun diversaj artistoj en Eŭropo. En 1998 li denove fondis novan ĉambromuzikan orkestron, kiu restis aktiva ĝis 2007.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • A halál szexepilje (1981, por ĉambra orkestro)
  • Vizi-csoda (1983, por transversa fluto)
  • Snap Two (1993, por basa transversa fluto, voĉo kaj elektroniko)
  • Örvény (1996, oratorio, kunverkinto)
  • Arboretuum (2002, por ĉambra orkestro)
  • Hamlet (2007, malgranda opero laŭ Ŝekspiro)
  • »K«metszetek (2008-2018, 19 komponaĵoj por voĉoj, instrumentoj laŭ tekstoj de Franz Kafka)

Elektitaj filmaj komponaĵoj redakti

  • Vonatút (1983)
  • Egy Úrinő Notesze (1993)
  • Örvény (1996)
  • Egy Másik Bolygó (2007)
  • Vágy, hogy indiánok lehessünk (2014)
  • 1945 (2017)

Liaj filmaj scenarlibroj redakti

  • A túlpart (1998)
  • Wish to be a Red Indian (2014)

Verkoj de Szemző aŭdeblaj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti