Tibor Tánczos
Tibor Tánczos [tAncoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tánczos Tibor estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia edzino estis Mária Medgyesi.
Tibor Tánczos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1923 en Szentgotthárd |
Morto | 28-an de junio 1979 (56-jaraĝa) en Veszprém |
Tombo | Szentgotthárd ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1951–1954) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Mária Medgyesi ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Tibor Tánczos[1][2] naskiĝis la 24-an de februaro 1923 en Szentgotthárd, li mortis la 28-an de junio 1979 en Veszprém (urbo).
Biografio
redaktiTibor Tánczos komencis sian amatoran aktoran karieron en 1946 en Szombathely. Liaj sekvaj stacioj estis Sopron, Győr, Nacia Teatro (Miskolc) (1949), Pécs, Debrecen, Kecskemét. Intertempe li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1954. Lia ĉefinstruisto estis Magda Olthy. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis denove province en Nacia Teatro (Pécs) (1954-1957, 1960-1962), Teatro Csokonai (Debrecen) (1957-1958), Teatro de Kecskemét (1958-1960), Teatro Petőfi (Veszprém) (1962-1964), Teatro Kisfaludy (1964-1966). Ekde 1970 ĝis sia morto li ludis denove en Veszprém. Li ricevis premiojn en 1963 kaj 1970.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Demetrius; Zuboly
- Hamleto - Claudius
- Othello - doĝo
- Romeo kaj Julieta - grafo Paris
- Makbeto - Duncan
- Anton Ĉeĥov:
- Tri fratinoj - Ivan Romaniĉ Ĉebutikin
- Onklo Vanja: - Aleksandr Vladimiroviĉ Serebrjakov
- Imre Dobozy: La kaporalo kaj la aliaj (teatra versio) – Ferenc Molnár
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe – kanceliero
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Az ígéret földje (1961)
- Hószakadás (1974)
- Kentaurok (1979) – Aususto
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Jean Gabin, Roger Hanin, Philippe Noiret[3]
Liaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
redakti- A Hanákné ügy (1969)
- Sztrogoff Mihály (serio, 1977) - Tzar