Tibor Upor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Upor Tibor estis hungara arkitekto, dekoraciisto. Lia origina familia nomo estis Ungerleider ĝis 1907.

Tibor Upor
Persona informo
Naskonomo Ungerleider Tibor
Naskiĝo la  15-an de junio 1904(nun 1904-06-15)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 4-an de junio 1960
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Q87718131
Infano Péter Upor
Okupo
Okupo arkitekto • scenografo
vdr

Tibor Upor [1][rompita ligilo] naskiĝis la 15-an de junio 1904 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de junio 1960 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Upor frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste artan altlernejon en Romo, fine li akiris arkitektan diplomon en Brunsviga Universitato de Teknologio en 1927. Post siaj studoj li estis dekoraciisto en malgranda teatro en Budapeŝto, inter 1930-1935 en Nacia Teatro (Budapeŝto), inter 1936-1939 en Teatro Magyar. Ŝajnas, dum la 2-a mondmilito li ne povis esti dekoraciisto (ĉu judo?), li faris arkitektajn laborojn. Nur en 1952 li aliĝis al Teatro de Hungara Armeo, sed li faris dekoraciajn laborojn ankaŭ al aliaj teatroj. En 1958 li ricevis premion. Li multe fumis, drinkis kaj kafis, nemirinde li mortis surstrate pro koratako.

Elektitaj teatraj dekoracioj redakti

Fontoj redakti