Tibor Weiner [vejner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Weiner Tibor estis hungara arkitekto, urbanizisto, altlerneja instruisto.

Tibor Weiner
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1906 (1906-10-29)
en Budapeŝto
Morto 8-an de julio 1965 (1965-07-08) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater BauhausTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto • urbanizisto
vdr
Heroa monumento fare de Tibor Weiner en 1957

Tibor Weiner[1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1906 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de julio 1965 en Budapeŝto.

Iama partia domo, nun muzeo en Dunaújváros

Biografio redakti

Tibor Weiner akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1929. Post siaj studoj li laboris kelkajn monatojn en ateliero de Pál Ligeti, poste li studis 2 semestrojn en Bauhaus. Lia instruisto estis en:Hannes Meyer kaj ankaŭ tie li akiris plian diplomon. Li partoprenis en kelkaj projektoj, sed en 1931 li devis forlasi Germanion kaj li vojaĝis al Sovetunio. Li faris gravajn arkitekturajn planojn por Bakuo kaj Taŝkento, krome li faris ankaŭ urboplanadojn. Pro la stalina teroro li forlasis la landon en 1937 kaj li estis arkitekto en Parizo. Li rifuĝis pro la estonta milito al Ĉilio, kie li estis arkitekto kaj ankaŭ instruis du jarojn en universitato. Li eksciis pri la komenciĝanta socialismo en Hungario, tial li hejmenvenis en 1948. En la sekva jaro li havis postenon en la ministerio, ekde 1950 ĝismorte li estis ĉefo de konstruado de plene nova urbo Sztálinváros. Ekde 1951 li estis ankaŭ docento en la teknikuniversitato. Inter 1952 kaj 1957 li redaktis arkitekturan revuon. Li ricevis premion en 1953 kaj li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 1959. Li havis edzinon dum la eksterlanda periodo, sed ŝi mortis frue.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

  • pionira tendaro en Budapeŝto (1948)
  • domoj de Sztálinváros/Dunaújváros (1950-)

Lia ĉefkontribuo redakti

  • Sztálinváros – Miskolc – Tatabánya (1959, kunaŭtoro)

Fontoj redakti

Referencoj redakti