Tierra de Tábara (Tero de Tábara) estas unu de la dek du naturaj komarkoj (comarcas naturales, naturaj areoj) de la provinco Zamoro, Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas en la centro de la provinco, lime kun Aliste, La Carballeda, Benavente y Los Valles, Kampartero, Tierra del Pan kaj Tierra de Alba.

Tierra de Tábara en la centro de la provinco Zamoro.
La tradicia komarka ĉefurbo estas Tábara.

Ne estas unuanimeco pri ties teritorio, ĉar kelkaj konsideras ĝin inklude ene de la komarko Aliste, dum aliaj integras ĝin ene de la Tierra de Alba kaj aliaj vidas propran identecon kiel komarko de Tábara. Ĉiuokaze, ties ekzisto montras klaran transiron inter Aliste kaj Tierra de Campos (Kampartero).

Priskribo redakti

Ĝi havas totalan loĝantaron de 3 060 personoj. La tradicia komarka ĉefurbo estas Tábara, kiu fakte nomas la komarkon. Ekde la mezo de la 19-a jarcento kaj ĉefe ekde la mezo de la 20-a jarcento okazis forta fenomeno de senloĝigo kun perdo de multaj loĝantoj pro elmigro al urbaj areoj, kio rezultis en tra malmulte loĝataj kaj multe maljuniĝintaj vilaĝoj, kaj en kelkaj okazoj en la kompleta senloĝigo de kelkaj.

Tiu komarko, spite sia granda sento de identeco, kun similaj geografiaj, ekonomiaj, sociaj kaj historiaj trajtoj, ne disponas de la necesa jura rekono por sia administracia disvolviĝo, kio kondukis la koncernajn municipojn al organizado en municiparoj (mancomunidades), kiel nura jura formulo kiu ebligas al ili la plenumon de la administrado de kelkaj publikaj municipaj servoj.

Temas pri areo tre ligita al tradicia agrikulturo kaj brutobredado de vivtenado, kun konservo de tre forta heredo antropologia.

Municipoj redakti

Municipo Areo Loĝantoj Duarangaj loĝlokoj
Faramontanos de Tábara 54,39 400
Ferreras de Abajo 88,15 599 Litos
Ferreras de Arriba 47,99 447 Villanueva de Valrojo
Ferreruela 94,27 543 Escober de Tábara kaj Sesnández de Tábara
Moreruela de Tábara 68,15 360 Santa Eulalia de Tábara
Pozuelo de Tábara 25,69 164
Tábara 112,68 838

Historio kaj ekonomio redakti

Ĉefa enspezofonto estas nuntempe nutraĵa industrio el tradicia agrikulturo kaj brutobredado kaj ĉefe rura turismo: naturaj pejzaĝoj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti