Tierra del Vino (Vintero) estas unu de la dek du naturaj komarkoj (comarcas naturales, naturaj areoj) de la provinco Zamoro, Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas en la sudo de la provinco.

Tierra del Vino en la sudo de la provinco Zamoro.

Priskribo redakti

Ĝi havas totalan loĝantaron de 6 730 personoj. La tradicia komarka ĉefurbo estas Corrales del Vino, sed la plej logata nuntempe estas Morales del Vino, nome la kvara plej loĝata municipo en la provinco.

Menciindas, ke la nomo de la areo, devenas el la tradicia abundo de vitoj, kaj sekva produktado de vino. Kelkaj blazonoj de la tieaj municipoj montras grapolon alude.

La komarkaj limoj estas norde ĉe la ĉefurbo Zamora kaj Tierra del Pan, oriente ĉe Alfoz de Toro kaj La Guareña, sude La Guareña kaj provinco Salamanko kaj okcidente Sayago.

Tiu komarko, spite sian grandan senton de identeco, kun similaj geografiaj, ekonomiaj, sociaj kaj historiaj trajtoj, ne disponas de la necesa jura rekono por sia administracia disvolviĝo, kio kondukis la koncernajn municipojn al organizado en municiparoj (mancomunidades) kiel nura jura formulo kiu ebligas al ili la plenumon de la administrado de kelkaj publikaj municipaj servoj.

Municipoj redakti


Municipo Areo Loĝantoj [1]Submunicipoj[2]
Arcenillas 12,08 km²[3] 370 -
Casaseca de Campeán 12,24 km²[4] 118 -
Casaseca de las Chanas 12,56 km²[5] 420 -
Cazurra 8,39 km²[6] 80 -
Corrales del Vino 75,61 km²[7] 1.077 Fuente el Carnero, Peleas de Arriba
El Cubo de la Tierra del Vino 34,31 km²[8] 421 -
Cuelgamures 14,67 km²[9] 118 -
Entrala 10 km²[10] 158 -
Fuentespreadas 20,07 km²[11] 329 -
Gema 17,85 km²[12] 252 -
Jambrina 16,64 km²[13] 207 -
Madridanos 32,10 km²[14] 525 Bamba
Moraleja del Vino 19,49 km²[15] 1.577 -
Morales del Vino 23,68 km²[16] 2.709 Pontejos del Vino
Peleas de Abajo 12,01 km² 268 -
El Perdigón 51,22 km² 766 San Marcial kaj Tardobispo
El Piñero 19,71 km² 266 -
Santa Clara de Avedillo 16,81 km² 201 -
Sanzoles 25,66 km²<ref> 600 Valdemimbre
Villalazán 15,04 km² 333 -
Villanueva de Campeán 12,04 km² 142 -
Villaralbo 22,05 km² 1.870 -


Historio kaj ekonomio redakti

Ĉefa enspezofonto estas nuntempe nutraĵa industrio el tradicia agrikulturo kaj brutobredado: vino, viando, lakto, kikeroj, asparagoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti