Tierras de Granadilla

La komarko Trasierra - Tierras de Granadilla, konata tradicie kiel Tierras de Granadilla (en Esperanto "Teroj de Granadilla" aŭ "Teroj de Granadeto"), estas unu de la komarkoj de la regiono de Ekstremaduro en Hispanio, situa norde de la provinco de Cáceres. Ĝi naskiĝas dum la setliĝo de la Dinastio de Alba en la 15a jarcento. La historia ĉefurbo estis la vilaĝo de Granadilla, nuntempe neloĝata, sed uzata. Ĝis 1833 inkludis ankaŭ la 5 municipojn de Las Hurdes, la vilaĝojn de La Alberca kaj Sotoserrano (aktuale en Kastilio-Leono) kaj la okcidenta parto de Aldeanueva del Camino (aktuale, en la Valo de Ambroz).

Tierras de Granadilla
Natura komarko

LandoHispanio
RegionojEkstremaduro, Provinco Cáceres

Areo614,69 km² (61 469 ha) [+]


Tierras de Granadilla (Tero)
Tierras de Granadilla (Tero)


vdr
Teroj de Granadilla, kie videblas en la plej etenda municipa teritorio nome de Zarza de Granadilla la situo de la historia ĉefurbo Granadilla, nuntempe neoficiala vilaĝo.

Preskaŭ ĉiuj municipoj de la komarko konstituiĝis aprile de 1997 en la Integriga Komunumaro Transierra-Tierras de Granadilla, kiu inkludas aliajn municipojn nekomarkajn, kiaj Oliva de Plasencia, Jarilla kaj Cabezabellosa. La vilaĝo Casar de Palomero eniris en la komunumaro de Las Hurdes. Ĝia limo koincidas kun la romia praŝoseo "Vía de la Plata" (Arĝentovojo).

La komarko enhavas la jenajn vilaĝojn kaj domarojn:

Oficiala nomo Pop. (2007) Surfaco km² Dialekta nomo
Abadía 321 45,08 -
Ahigal 1.591 52,07 L'Ahigal
Azabal 324 - L'Azabal
El Bronco 43 - El Broncu
Casar de Palomero 901 37 El Casal de Palomeru
Cerezo 197 18,14 Cerezu
Granadilla 0 - Granaílla
La Granja 372 14,94 -
Guijo de Granadilla 631 75,03 El Guiju
Marchagaz 261 9,47 -
Mohedas de Granadilla 1.010 59 Las Muedas
Palomero 488 20 Palomeru
Pedro-Muñoz 72 - Peroti
La Pesga 1.130 20 La Peja
Rivera Oveja 91 - -
Santa Cruz de Paniagua 303 83,81 Santa Cruz de las Cebollas
Santibáñez el Bajo 834 46,15 Santibañis
Zarza de Granadilla 1.729 134 La Zarza
TOTALO 10.298 614,69

Referencoj redakti

(En la hispana)

Eksteraj ligiloj redakti


 
Komarkoj de Ekstremaduro
 
Komarkoj de Cáceres
Valo de Alagón | Tierra de Alcántara | Valo de Ambroz | Campo Arañuelo | Llanos de Cáceres | Sierra de Gata | Tierras de Granadilla | Hurdes | Ibores | Valo de Jerte | Tierra de Trujillo | Distrikto de Valencia de Alcántara | La Vera | Villuercas

Komarkoj de Badaĥozo
Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión