Lilium lancifolium

(Alidirektita el Tigra lilio)

Lilium lancifolium, sin.: Lilium tigrinumtigra lilio, estas specio el la genro el la Lilioj (Lilium) ene de la sekcio Sinomartagon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lilium lancifolium
Lilium lancifolium
Lilium lancifolium
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj Liliopsida
Ordo: Lilialoj Liliales
Familio: Liliacoj Liliaceae
Subfamilio: Lilioideae
Genro: Lilio, Lilium
Specio: L. lancifolium
Lilium lancifolium
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
tigra lilio (Lilium lancifolium) en kamparo ĉe Gimpo, Suda Koreio, apud SAT kongreso de 2017.

Tiu lilio atingas kreskoalton de 80 cm ĝis 150 cm kaj larĝecon de ĉ. 25 cm. La bulboj estas rondaj kaj havas diametron de ĉ. 4–8 cm. Ili estas kovritaj de blankaj skvamoj kaj formas stolonojn. La tigo estas malmola kaj rekta kun purpuraj strioj. Ĝi estas kovrata de blankaj, mallongaj haroj. La folioj estas lancetformaj kaj havas longecon de 3 kaj 18 cm kaj larĝas inter 0,5 kaj 3 cm. En la foliakseloj kreskas malhelbrunaj, pizograndaj akselbulboj.

La planto floras de julio ĝis aŭgusto kun tri ĝis ses, en kulturo ankaŭ ĝis 20, en unu grapolo horizontalaj ĝis pendantaj floroj. La floroj konsistas el ege retroflektitaj 6–10 cm longaj petaloj (en formo de turbana lilio). Ekzistas tri lancetformaj petaloj kaj tri larĝaj sepaloj, kiuj similas unu al la alia. La baza koloro de la floroj estas cinabra ruĝo kun malhele purpuraj punktoj. La poleno estas malhelbruna, kaj la stamenoj estas blankaj ĝis helruĝaj kaj kalvaj. La ovarioj estas 15–20 mm grandaj, la stiluso havas 45–65 mm. La kapsuloj estas mallarĝe-ovoforme ĝis oblonge- rondaj. La fruktoj maturiĝas en septembro ĝis oktobro.

La tigra lilio en kulturo estas preskaŭ nur poliploda kaj tial sterila. Ĝia multobligado okazas per akselbulboj. La diploida naturformo multobliĝas per semoj kaj akselbulboj. La kromosomnombro estas 2n=24 ĉe la naturformo, 2n=36 ĉe la pliploidaj kulturplantoj.

Disvastigo redakti

La tigra lilio troviĝas en Anhujo, Gansuo, Gŭangŝjio, Hebejo, Henano, Hubejo, Hunano, Ĝjangsuo, Gŭangŝjio, Ĝilino, Ĉinghajo, Ŝenŝjio, Ŝandongo, Ŝanŝio, Siĉuano, Ŝinĝango kaj Ĝeĝjango en la Ĉinio. Ĝi troviĝas ankaŭ malofte en Koreujo kaj Japanujo.

La planto preferas loman, sed ne trosekan grundon. Ĝi troviĝas sur greskovrataj deklivoj inter 400 kaj 2500 m super marnivelo.

Sistematiko kaj taksonomio redakti

Lilium lancifolium THUNB. havas la sinonimojn: Lilium tigrinum KER GAWL., Lilium lishmannii T.MOORE, Lilium leopoldii BAKER. Oni povas ankaŭ distingi varion Lilium lancifolium var. flaviflorum MAKINO.

Literaturo redakti

  • Liang Songyun, Minoru N. Tamura: Wu Zhengyi, Peter H. Raven, Hong Deyuan (eld.). Lilium tigrinum. Flora of China. Volumo 24. Missouri Botanical Garden Press / Science Press. St. Louis / Beijing. 2000. ISVN 978-0-915279-83-8. Paĝo 146. Online=online