Nudkola tigrardeo

(Alidirektita el Tigrisoma mexicanum)

La Nudkola tigrardeo, Centramerika tigrardeo, aŭ Meksika tigrardeo laŭ la latina scienca nomo Tigrisoma mexicanum, estas vadbirdo de la familio de ardeoj nome Ardeedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nudkola tigrardeo
Nudkola tigrardeo
Nudkola tigrardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Tigrisoma
Specio: T. mexicanum
Tigrisoma mexicanum
(Swainson, 1834)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Temas pri specio troviĝanta el Meksiko al nordokcidenta Kolombio, kun unue registrita vidaĵo el Usono en Kantono Hidalgo (Teksaso).[1] Ĉefe loĝas en marbordoj kaj ĉefe en Jukatano.

Tiu granda specio troviĝas en pli malfermaj habitatoj ol la aliaj ardeoj de la genro Tigrisoma, kiaj river- kaj lago-bordoj, ĉefe de mangrovoj, saletaj aŭ salecaj, ĝis 440 m super marnivelo en montoj de Meksiko; tiuj montaj ekzempleroj estis iam konsiderataj subspecio, sed nun reenmetitaj en la nomiga subspecio, unika, ĉar temas pri monotipa specio.

Aspekto redakti

 
Nudkola tigrardeo

Ĝi estas 70 al 80 cm longa kaj pezas ĉ 1200 g (1046-1274 gr). Ĝi estas la plej granda el sia genro. La gorĝo estas senpluma kaj verdecflava al oranĝeca depende de la plumaro (oranĝa por reproduktado). Plenkreskulo havas nigran kronon kaj helgrizajn kapoflankojn, dum la kolflankoj kaj la supraj partoj estas fajne striecaj nigrece kaj blankeca (kun sablokolora al malhelbruna ĝenerala ŝajno). Estas vertikala brustocentra strio kun centra malhelbruna bendo kun blankaj bordoj kiuj siavice havas pli fajnan nigran bordon kiu atingas la okulon; la restaj subaj partoj estas cinamobrunaj. La beko estas longa, fortika laj nigreca, kun suba parto flaveca, same kiel bridoj, irisoj kaj tre markata superokula strio fajnnigre limigita. La kruroj estas malhelgrizaj. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Junuloj estas sablokoloraj svage striecaj je nigra, pli makule kaj vermostrie ĉe flugiloj; la gorĝo, mezaj subaj partoj kaj ventro estas blankecaj.

La flugo estas fortika, kaj la alvoko estas akra haŭk-haŭk-haŭk. Maskloj ankaŭ elsendas resonan alvokon hrrroŭa!, ĉefe krepuske. Dum elsendado de la alvoko, la beko malfermegas kaj oni povas vidi ondojn laŭlonge de la tuta gorĝo el meza torako al la vosto.

Kutimaro redakti

Ĝi atendas ofte senmova taŭgajn predojn kiaj fiŝoj, ranoj, aliaj amfibioj aŭ kraboj (kaj eĉ muŝoj) kiuj iĝu atingeblaj al ties longa beko. Ili manĝoĉasas solece aŭ en malgrandaj grupoj en kelkaj lokoj kaj krepuske aŭ nokte.

Okazas ceremonia pariĝado konsistanta en memmontrado de unu partnero antaŭ la alia kun vertikaliĝo, rektigado de plumoj de kolo kaj korpo, ŝvelado de la gorĝa sako kaj raŭkado. La reprodukta sezono varias laŭ la regiono. Temas pri solema reproduktulo, nekutime troviĝanta en ardekolonioj. La nesto estas granda ebeneca platformo el bastonetoj en arbo je 6 al 15 m super akvo kaj al 4 m supergrunde en kelkaj lokoj; la ino demetas 2-3 verdec-nuancajn blankajn ovojn 57 x 44 mm. La idoj havs grizblankan lanugon. La krono estas de fadenplumoj purblankaj. La junuloj riskas atakon de predantoj de la genro Buteogallus. En kelkaj lokoj okazas dua ovodemetado se estas kondiĉoj favoraj.

Ties populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 10.000 ekzempleroj (2002).

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Birding.typepad.com. Arkivita el la originalo je 2010-01-23. Alirita 2010-01-23.

Literaturo redakti

  • Bernhard Grzimek: Grzimeks Tierleben. Munkeno 1993.
  • Josep del Hoyo et al.: Handbook of the Birds of the World, Band 1 (Ostrich to Ducks). Lynx Edicions, 1992, ISBN 84-87334-10-5
  • Robert S. Ridgely kaj John A. Gwynne - Birds of Panama with Costa Rica, Nicaragua and Honduras, Princeton 1992.
  • Stiles kaj Skutch, A guide to the birds of Costa Rica ISBN 978-0-8014-9600-4