Tihamér Balogh [balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Tihamér estis hungara kuracisto, magistrata kuracisto, verkisto. Lia nobela antaŭnomo estis fertősalmási [fertOŝalmAŝi], lia pseŭdonimo estis Almási Bálint [almAŝi], lia patro estis Pál Balogh, lia frato estis Zoltán Balogh (poeto), liaj filoj estis Loránd Almási Balogh kaj Elemér Balogh (ekonomikisto).

Tihamér Balogh
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1838 (1838-10-31)
en Peŝto
Morto 19-an de junio 1907 (1907-06-19) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Pál Balogh vd
Infanoj Elemér BaloghLoránd Almási Balogh vd
Parencoj Pál Hajnik vd
Profesio
Okupo kuracistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tihamér Balogh[1][2] naskiĝis la 31-an de oktobro 1838 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 19-an de junio 1907 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Iama foto pri Tihamér Balogh

Biografio redakti

Tihamér Balogh frekventis lernejojn en Felsőlövő, urbo Pest kaj Nagykőrös. En la lasta urbo lia instruisto estis János Arany, kiu instigis lin esti verkisto. Li debutis kiel verkisto en 1855 en Hölgyfutár. Li akiris kuracistan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1865. Li estis kuracisto, poste magistrata kuracisto en Arad (urbo) inter 1865-1870, poste li revenis al sia naskiĝurbo. Li estis kuracisto en asekura asocio, okupiĝis pri homeopatio, samtempe li instruis en mezlernejo. Li edziĝis antaŭ ol 1867, lia edzino naskis 3 gefilojn.

Liaj verkoj (elekto) redakti

  • Köny és mosoly (noveloj, 1859)
  • Amit a szerek meg nem gyógyítanak (medicina verko, 1861)
  • Párhuzam a homeopathia és allopathia közt (medicina verko, 1865)
  • A miniszterelnök bálja (komedio, 1869)
  • Clarisse (premiita dramo, 1875)
  • A roncsoló toroklob (medicina verko, ankaŭ germane, 1877)
  • A milimári (premiita teatraĵo, 1880)
  • Czigány Panna (teatraĵo kun ĉefrolo de Lujza Blaha, 1884)
  • Egészségtan, vezérfonalúl a népiskolák számára (1889)
  • Egészségtan (lernolibro, 1890)
  • Miniszteri tárca (teatraĵo, 1893)

Lia tradukaĵo redakti

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti