Tikrit

urboj de Irako

Tikrit estas urbo en Irako. Ĝi situas je 140 kilometroj nordokcidente de Bagdado apud la rivero Tigriso. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Salah ad Din.

Tikrit
urbo • urbego • markaz
Administrado
Demografio
Loĝantaro 105 700  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 34° 36′ N, 43° 41′ O (mapo)34.643.683333333333Koordinatoj: 34° 36′ N, 43° 41′ O (mapo) [+]
Alto 137 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Tikrit (Irako)
Tikrit (Irako)
DEC
Tikrit
Tikrit
Situo de Tikrit

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tikrit [+]
vdr

Loĝantaro 29 000 (2002).

La urbo estas konata pro la fakto ke ĝi estis la naskiĝloko de Saddam Hussein. Multaj politikaj gravuloj en la registaro de Saddam Hussein devenis el la urbo.

La urbo ankaŭ estas konata kiel la naskiĝloko de Saladin, kiu defendis Egiption kontraŭ la kruckavaliroj kaj rekaptis Jerusalemon en 1187.

En la fruaj tagoj de la invado de Irako en la jaro 2003 per usonaj kaj britaj soldatoj, multaj spertuloj opiniis ke en kriza situacio Saddam Hussein revenus al Tikrit. Sed post intensa bombado per aviadiloj mankis serioza rezistado kiam usonaj soldatoj eniris la urbon je la 13-a de aprilo. Laŭ usona generalo tio indikis la finon de seriozaj militaj agadoj en Irako. 34° 36′ N 43° 41′ O / 34.600 °N, 43.683 °O / 34.600; 43.683 (mapo)