Timmendorfer Strand

Timmendorfer Strand [prononco "Timendorfa Ŝtrant"] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Orienta Holstinio de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 8646 loĝantojn. Troviĝante rekte ĉe vasta plaĝo de la Balta Maro, Timmendorfer Strand estas grava ferieja centro.

Timmendorfer Strand
Blazono
Timmendorfer Strand (Germanio)
Timmendorfer Strand (Germanio)
DEC

Map

Flago
coastal spa • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Orienta Holstinio
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 04503
Poŝtkodo 23669
Aŭtomobila kodo OH
Oficiala Municipokodo 01055042
Politiko
Komunumestro Volker Popp
Adreso de la administrejo Strandallee 42
Demografio
Loĝantaro 8646 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 0′ N, 10° 47′ O (mapo)53.99444444444410.7825Koordinatoj: 54° 0′ N, 10° 47′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 2 m
Areo 20,12 km²
Oficiala retejo https://www.timmendorfer-strand.org
vdr

Esperanto en Timmendorfer Strand redakti

En la urboparto Niendorf borde de la Balta Maro inter la 27-a de decembro 1983 kaj la 3-a de januaro 1984 okazis la 27-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo kaj pritraktis la temon "La libera homo kaj 1984".