Timothée Chalamet

usona aktoro

Timothée Hal Chalamet - prononco franca per IFA-transskribo timɔˈte ʃalaˈmɛ, prononco uson-angla ˈtɪməθi ˈʃæləmeɪ, naskiĝinta la 27-an de decembro 1995 en Novjorko, do nun 28-jara - estas usona aktoro el familio de franca patro kaj de juda patrino origine el rusa kaj aŭstria familioj. Eks-studento de la novjorka mezlernejo Fiorello H. LaGuardia por Muziko & Arto kaj Prezentartoj kaj Universitato Kolumbio, li ricevis diversajn laŭdojn dum sia kariero, inkluzive de nomumoj por Akademia Premio, tri Premioj BAFTA, du Premioj Ora Globo, kvin Premioj de la Ekran-Aktora Gildo (Screen Actors Guild Awards), kaj kvin Filmpremioj Elekto de Kritikistoj (Critics' Choice Movie Awards). Interalie li partoprenis en la kineja filmo Interstellar de 2014 fare de la reĝisoro Christopher Nolan, kaj elstaris en 2021 kiel ĉefaktoro de la scienc-fikcia filmo Dune (unua parto).

Timothée Chalamet
Persona informo
Timothée Chalamet
Naskonomo Timothée Hal Chalamet
Naskiĝo 27-an de decembro 1995 (1995-12-27) (28-jaraĝa)
en Manhatano, Nov-Jorkio,  Usono
Lingvoj anglafranca vd
Loĝloko Concourse vd
Ŝtataneco FrancioUsono vd
Alma mater Universitato KolumbioUniversitato de Novjorko • PS 87 William T. Sherman School vd
Familio
Gefratoj Pauline Chalamet vd
Parencoj Rodman Flender • Amy Lippman • Harold Flender vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 2008– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eksteraj ligiloj redakti