Timothy McVeigh

Usona teroristo (1968–2001)

Timothy James McVEIGH (naskiĝis la 23-an de aprilo 1968 en Pendleton, Novjorkio kaj mortis la 11-an de junio 2001 en Terre Haute, Indianao) estis tiu persono, kiu eksplodigis bombon en Oklahoma City en 1995 kaj estis pro tio kondamnita kaj ekzekutita.

Timothy McVeigh
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1968 (1968-04-23)
en Lockport
Morto 11-an de junio 2001 (2001-06-11) (33-jaraĝa)
en United States Penitentiary, Terre Haute
Mortokialo mortiga injekcio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Bryant & Stratton College
Familio
Patro William McVeigh
Patrino Mildred McVeigh
Frat(in)oj Patricia McVeigh • Jennifer McVeigh
Okupo
Okupo militistogardisto • teroristo • amasmurdinto
vdr

Post la finstudo en 1986, li vivtenis sin per provizoraj laboroj ĝis tiam, kiam en majo de 1988 ekservis en la usona armeo. Li partoprenis en la dua golfa milito en 1991. Post kiam, lia aspirado al speciala unuo malsukcesis. li forlasis la armeon.

Post tio, li laboris kiel sekureca servisto kaj okupiĝis ankaŭ pri armila vendado. Li estis membro en National Rifle Association of America kaj ofte vidata gasto en la armilaj merkatoj en Tulsa/Oklahoma.

McVeigh simpatizis kun la ekstreme dekstraj ideologioj, sed ne aliĝis al iu ajn. Dum la jaroj, evoluis ĉe li malamo kontraŭ la usona registaro, precipe post atako de la FBI-agentoj je sekto en Waco/Teksaso en jaro 1993, ĉe kiuj oni murdis multajn homojn.

Li efektivigis la 19-an de aprilo 1995 bombeksplodon en la konstruaĵo Murrah Federal Building en Oklahoma City, kio kaŭzis morton de 168 homoj, vundiĝis 500. Li justigis la atencon interalie kiel venĝoagon pro la eventoj en Waco.

McVeigh estis kondamnita je morto la 13-an de junio 1997 kaj li estis ekzekutita per veneninjektado la 11-an de junio 2001. Li montris nenian penton.

McVeigh invitis Kalifornian komponiston David Woodard por plenumi Meso antaŭ ekzekuto. Li ankaŭ petis katolikan pastron.[1]

Referencoj redakti

  1. Carpenter, S., "In Concert at a Killer's Death", Los Angeles Times, 9an de majo 2001.

Literaturo redakti

  • Lou Michel und Dan Herbeck: American Terrorist. Regan Books, New York 2001. ISBN 0-06-039407-2