Tindrujo estas antaŭaĵo de alumeto kaj servis por fari 'fajron'. Ĝi estis skatoleto, kies enhavo konsistis el tindro, facile flamigebla materialo, ekzemple peceto de sekigita tindrofungo. Krom tio oni bezonis fajroŝtoneton kaj metalan ringon, la fajroŝtalon. Tiu konsistis el karbonhava fero. Kiam oni tenis la fajroŝtonon sufiĉe proksima al la tindro, oni povis klopodi per la metala ringo faligi fajreron sur la tindron. Se tio sukcesis, la lerta uzanto per iom da blovado povis produkti flameton. Kiam la substanco sufiĉe ekbrulis oni blovestingis ĝin, post kio la substanco restis subbruli. Per fermo de la tindrujo, oni povis kunporti la subbrulantan substancon je sekura maniero al ĉeneto kaj laŭbezone eksciti la flamon.

Tindrujo (ĉ. 7,5 cm longa)

En la komenco de la 20-a jarcento tindrujo iĝis ne plu uzata.

Vidu ankaŭ redakti