Tinko
Virtinko

Juna virtinko

Taksonomio
Regno: Animaloj Animalia
Klaso: Ostaj fiŝoj Osteichthyes
Ordo: Ciprinoformaj Cypriniformes
Familio: Ciprinedoj Cyprinidae
Genro: Tinko Tinca
Specio
Tinca tinca

La tinko (Tinca tinca) estas dolĉakva fiŝo, kiu apartenas al la ciprinoj. Ĝi povas fariĝi ĉirkaŭ 70 cm longa.

Priskribo redakti

La fiŝo havas verdecan koloron kiu varias laŭ la fundo kaj aĝo, ĝi havas dikan mukan haŭton kun multe da etaj skvamoj. La tinko bone rekoneblas pro ĝia ruĝa iriso en la okulo.

Oni povas bone distingi virojn pro la pli grandaj ventraj naĝiloj. Ili etendiĝas ĝis preter la anuso.

Tinkidoj de malpli ol kvar centimetroj havas nigran makulon ĉe la vosta artiko, la t.n. okulmakulo. Eble ĉi tiu makulo estas por konfuzi predobestojn pri la antaŭaĵo de la fiŝo.

Fotogalerio redakti