Tionila klorido
Tionila klorido | ||||
![]() | ||||
Plata kemia strukturo de la Tionila klorido | ||||
![]() | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Tionila klorido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 7719-09-7 | |||
ChemSpider kodo | 22797 | |||
PubChem-kodo | 24386 | |||
Merck Index | 15,9501 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkolora aŭ flaveca, densa, koroda, fumeganta, larmiga kaj toksa likvaĵo kun penetranta odoro | |||
Molmaso | 118,959 g·mol-1 | |||
Denseco | 1,638g cm−3 | |||
Fandpunkto | -104,5 °C[1] | |||
Bolpunkto | 74,6 °C | |||
Refrakta indico | 1,517 | |||
Ekflama temperaturo | Nebrulema | |||
Solvebleco | Akvo:reakcias | |||
Mortiga dozo (LD50) | 324 mg/kg (buŝe)[2] | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R14 R20/22 R29 R35 | |||
Sekureco | S1/2 S26 S36/37/39 S45 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| |||
GHS Signalvorto | Damaĝa | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H314, H318, H330, H331, H332, H335 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P261, P264, P270, P271, P280, P284, P301+312, P301+330+331, P303+361+353, P304+312, P304+340, P305+351+338, P310, P311, P312, P320, P321, P330, P363, P403+233, P405, P501[3] | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Tionila klorido aŭ SOCl2 estas neorganika kombinaĵo de sulfuro, kloro kaj oksigeno, senkolora aŭ flaveca, densa, koroda, fumeganta, larmiga kaj toksa likvaĵo kun malagrabla penetranta odoro. Klorido de tionilo estas ĉefe uzata kiel klorigagento. Ĝi estas uzata ankaŭ en la produktado de kemiaj armiloj kaj kelkfoje ĝi estas konfuzita kun la sulfurila klorido aŭ SO2Cl2 kies proprecoj malsamas signifoplene. Klorido de tionilo estas fonto de kloridaj jonoj dum sulfurila klorido forte agadas sur hidroksilaj grupoj kaj sulfuraj grupoj.
Per hidrolizo, ĝi malkomponiĝas en sulfuran duoksidon kaj kloridan acidon. Ĝi estas solvebla en benzeno, kloroformo kaj karbona kvarklorido. Per varmigado supre ol 150°C ĝi komencas malkomponiĝi kaj kompleta malkompando okazas ĉe 500 °C. Pro la forta reakcio inter klorido de tionilo kaj akvo, SOCl2 ne ekzistas en naturo. Tionila klorido konvertas karboksilatajn acidojn kaj alkoholojn en klorhavaj komponaĵoj.
SintezojRedakti
Sintezo 1Redakti
- Preparado per interagado de sulfura trioksido kaj sulfura duklorido:
Sintezo 2Redakti
- Klorido de tionilo estiĝas per traktado de sulfura duoksido kaj kvinklorido de fosforo:
Sintezo 3Redakti
- Sintezo per interagado de sulfura duoksido, kloro kaj unu molo da sulfura duklorido:
Sintezo 4Redakti
- Sintezo per interagado de sulfura trioksido, kloro kaj du moloj da sulfura duklorido:
ReakciojRedakti
Reakcio 1Redakti
- Klorido de tionilo konvertas karboksilatajn acidojn en kloridojn de la karboksilata acido:[4]
Reakcio 2Redakti
- Klorido de tionilo konvertas alkoholojn en alkilan kloridon en ĉeesto de piridino: