Tiono (luno)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tiono. |
Tiono estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Tiono | |
Natura satelito de Jupitero (XXIX) | |
![]() | |
satelito de Jupitero • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Jupitero XXIX[1] |
Aliaj nomoj | S/2001 J 2 |
Nomita laŭ | Semela vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Jan Kleyna[1] |
Dato de malkovro | 11-a de decembro 2001[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 20 939 000 km |
Discentreco | 0,2286 |
Klinangulo | 148,509° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 627,21 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~4 km (averaĝe)[2] |
Maso - Denso |
~9 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~? 124 K (averaĝe) |
Albedo Geometria albedo |
~0,04[2] (hipoteze) 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 22,3[2] |
Malkovro
redaktiPost observoj inter la 11-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002, Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, malkovris dekunu jupiterajn lunojn.
Ili anoncis ties malkovrojn[3] la 16-an de majo 2002. Inter tiuj, Tiono, kiu tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 2.
Nomo
redaktiLa 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis[4] ĝin nomi Tiono[5]. Tiono, en la helena mitologio, estas la alia nomo de Semela, amantino de Zeŭso, brulmortigita vidinte Zeŭson "en lia plena gloro". Zeŭso savis ŝian filon Dionizon, kiu, pli malfrue iris serĉi Semelan el infero, kaj diigis ŝin, sub la nomo de Tiono (greke: Θυωνη).
Orbito
redaktiLaŭ ĝia orbito, ĝi estas ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinangulojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro.
-
Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La ananka grupo estas videbla en centro-maldekstro.
-
Diagramo montranta la inklinacion de kvar ĉefaj anoj de la ananka grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
- ↑ Angle, ĝi ricevis, la nomon de Thyone, laŭ regulo kiu volas, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)