Tipara stilo estas karakterizo de grupo da tiparaj familioj aŭ apartaj tiparoj, kreitaj surbaze de komunaj grafikaj principoj. (La vorto «stilo» en tiu termino estas rilata, interalie, al la «artaj stiloj» — kiel baroka, renesanca, klasikisma, groteska, — kiuj ofte aperas en detalaj klasifikoj de tiparaj stiloj.)

Klasifiko arta redakti

La plej gravaj tiparaj stiloj de la Eŭropa tradicio estas indikitaj en jena tabelo:

Angle Itale Germane Esperante
Old Face Lapidari Renaissance-Antiqua renesanca klasiko
Transitional Transizionali Barock-Antiqua baroka klasiko
Modern Face Bodoniani Klassizistische Antiqua klasikisma klasiko
Antiqua Face Egiziani Serifenbetonte Linear-Antiqua serifega stilo
Display Face Fantasie Varia, Freie Antiqua fantazia stilo
Sans Serif Lineari Serifenlose Linear-Antntiqua senserifo
Script Scritti Schreibschriften skribesko
Blackletter Medievali Gebrochene Schriften gotiko


 
 
Ekzemplo pri Renaissanca klasiko

La ĉefaj grafikaj trajtoj de la Renesanca klasiko estas: iom deŝovita akso de la rondaĵoj (b); malforta tipara kontrasto (a); kojnoformaj serifoj (d). Ekz-e la tiparaj familioj Arrighi, Bembo, Garamond.


 
 
Ekzemplo pri Baroka klasiko

La barokan klasikon karakterizas: preskaŭ rektaj aksoj de la rondaĵoj (b); iom akcentita tipara kontrasto (a); iom maldikaj (akraj), ne tre rondaj serifoj (d, c). Ekz-e la tiparaj familioj Tajmzo, Baskerville, Caslon.


 
 
Ekzemplo pri Klasikisma klasiko

La klasikisman klasikon karakterizas: horizontalemo de la transversaĵoj, rektaj aksoj de la rondaĵoj; forta kontrasto; iom maldikaj (akraj), tute plataj, ortostrekaj serifoj. Ekz-e la tiparaj familioj Bodoni, Didot, Madison, la ĉefaj tiparfasonoj (la klasika, la kursivo, la oblikva, la graseto, la majuskleto) de la tipara stilo Computer Modern, kiu estas uzata en Teĥo.


 
 
Ekzemplo pri la Serifega stilo

La serifega stilo havas dikajn serifojn, plej ofte estiĝintajn sekve de malforta aŭ nenia tipara kontrasto. Aperinte en 1815, tiaj tiparoj nun estas malofte uzataj — escepte por tajpilaj tiparoj. (Angla-france tiu stilo ankaŭ estas nomata Egyptienne. Al Egiptio ĝi neniel rilatas, sed multe al reklamado kaj sensaciemo. L'Egyptienne nomiĝis la franca, poste kaptita de l' britoj, velŝipo kiu transportis 1802 la faman Rosetta-ŝtonon al Porcmuto. Tiu ŝtono provizis ŝlosilon kiu finfine ebligis legi la egiptajn hieroglifojn. Per tiu nomo, kiu ĝuste tiam estis aktuala kaj en ĉies buŝo, tiu tiparo simple estis pli bone vendebla.)


 
Ekzemplo pri Fantazia stilo

La fantaziaj stiloj aperas fine de la 19ª jc kadre de la secesia artostilo. Tiustilaj tiparoj libere kombinas elementojn de diversepokaj stiloj, jen por krei imitaĵon de Mezepoka uncialo sufiĉe legeblan por modernulo, jen por atingi pure estetikan efekton; ekz-e la tiparoj de Oswald B. Cooper, Roberta, Optima, Post-Antiqua, Pascal; al tiu klaso apartenas ankaŭ tiparoj adaptitaj por optika signorekono, kia Computer.

Laŭ proporcioj redakti

 
Tiparoj proporcia kaj egallarĝa

Oni distingas la tiparojn egalpaŝajn kaj la tiparojn proporciajn.