Tiruppur Pri tiu ĉi sono aŭdu estas metropolo, ankaŭ administra centro de distrikto en subŝtato Tamilnado en Barato.

Tiruppur
Metropolo
urbo
Administrado
Poŝtkodo 641601
Demografio
Geografio
Geografia situo 11° 6′ N, 77° 20′ O (mapo)11.107577.3398Koordinatoj: 11° 6′ N, 77° 20′ O (mapo) [+]
Alto 294 m [+]
Areo 159,6 km² (15 960 ha) [+]
Tiruppur (Tamilnado)
Tiruppur (Tamilnado)
DEC
Tiruppur
Tiruppur
Situo de Tiruppur
Tiruppur (Barato)
Tiruppur (Barato)
DEC
Tiruppur
Tiruppur
Situo de Tiruppur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tiruppur [+]
vdr
Panoramo en Tiruppur

Geografio redakti

Tiruppur etendiĝas sur averaĝa alteco de 300 m laŭ ambaŭ bordoj de rivero. Koimbatore troviĝas 42, Salem (Barato) 108, Tiruĉirapali 151, Majsuro 153, Bengaluro 209, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 380, Mumbajo 1000, Kolkato 1731, ĉefurbo Delhio 1949 kilometrojn (aere) [1].

 
Tiruppur dum pandemio (2019)

Historio redakti

Tiruppur estis haltejo laŭ komercvojo, kiu ligis la orientan kaj okcidentan marbordojn de Hindio. La loko apartenis al pluraj imperioj aŭ sultanlandoj. La Brita Orienthinda Kompanio aneksis la regionon en 1799. La urbo travivis sismon en 1900 laŭ Richter-skalo 6,0. Tiruppur iĝis municipo en 2008, en la sekva jaro oni formis apartan distrikton kun centro de Tiruppur.

Ekonomio redakti

Tiruppur estis agrikultura urbo kun irigaciitaj bienoj. Ekde la 1970-aj jaroj la teksa industrio evoluis kaj Tiruppur iĝis grava tekstila kaj trikvarnabo, tial ĝi estas konata kiel la trikaĵoĉefurbo de Barato, respondecante pri 90% de la kotona trikaĵeksporto de la lando. Specialaj industriaj parkoj estis evoluigitaj por apogi la teksan industrion.

Demografio redakti

En la 1960-aj jaroj Tiruppur atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil), en la fruaj 2010-aj jaroj metropolo (pli granda, ol kvin cent mil). En Tiruppur la populacio estis 877,778 en 2011.

Trafiko redakti

Tiruppur havas bonajn kontaktojn voje kaj fervoje al la landa reto. La plej proksima flughaveno funkcias en Koimbatore.

Religio redakti

La loĝantoj estas hinduoj (86%), islamanoj (10%), kristanoj (3%) kaj aliaj.

Klimato redakti

Tiruppur havas tropikan klimaton kun musono. La musonmonatoj estas junio, julio kaj aŭgusto. La averaĝa pluvo jare estas 718 mm. La temperaturo varias inter 22-32 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans