Titanoj, el la greklingva Τιτάν, eble kun la signifo de reĝo, estas, laŭ la helena mitologio, la idaro de Gaja kaj Urano. Ili (Oceano, Kojo, Krejo, Hiperiono, Japeto, Krono, Teja, Rea, Temisa, Mnemozina, Feba kaj Tetisa) reprezentas la unan dian generacion. Oni ankaŭ nomas la diinojn (Rea, Teja, Temisa, Mnemozina, Feba kaj Tetisa) titaninoj.

Titanoj
mita homforma raso
Informoj
vdr

La Titanoj havis gravan rolon en la fama batalo kontraŭ Zeŭso, la Titanomakio.

Vidu ankaŭ redakti