Titanomyrma estis genro de prahistoriaj gigantaj formikoj. La plej lasta specio malkovrita, nome T. lubei, estis priskribita en 2011, kiam 49.5-milion-jara fosilia flugilhava reĝinformiko, komparebla laŭgrande al kolibroj, estis trovita en Vajomingo, Usono. Tiu estis la unua fosilio de giganta formiko trovita en la Okcidenta Hemisfero. La esto de Titanomyrma en Nordameriko estas konsiderata indikilo de "la unua konstatita trans-Arkta disigo de termofila [varmema] insektogrupo".[1] Alia fosilia specio de tiu genro, nome T. gigantea, estas la plej granda konata fosilia aŭ nuntempa specio de giganta formiko en la mondo.

Holotipo de T. lubei kun kolibro (Selasphorus rufus) por grandokomparo.

Formikoj gamas laŭ grando el 0.75 al 52 mm,[2][3] kaj la plej granda specio estus la fosilia Titanomyrma giganteum, kies reĝino estis 6 cm longa kun flugilenverguro de 15 cm.[4]

Referencoj redakti

  1. Susan Milius (4a de majo, 2011). "Giant ants once roamed Wyoming". Arkivigite je 2013-05-23 per la retarkivo Wayback Machine Science News. Alirita la 6an de majo, 2011.
  2. Hölldobler & Wilson (1990), p. 589
  3. Shattuck SO. (1999) Australian ants: their biology and identification. Collingwood, Vic: CSIRO, p. 149. ISBN 978-0-643-06659-5.
  4. Schaal, Stephan (27a de januaro 2006). “Messel”, Encyclopedia of Life Sciences. doi:10.1038/npg.els.0004143.