Titulara episkopo

episkopo, kiu ne estras diocezon
(Alidirektita el Titolara episkopo)

Titulara episkopo[1], en la Katolika Eklezio, estas episkopo de titulara episkopujo, tio estas, iama episkopujo kiu ne plu funkcias aŭ ne plu estas uzata. Tio kontrastas al dioceza episkopoepiskopuja episkopo, kiu gvidas fakte ekzistantan episkopujon.[2] Titulara episkopo ofte havas rolon de helpepiskopo, kiu asistas diocezan episkopon plenumi sian laboron, aŭ havas altrangan eklezian postenon kiu postulas la episkopan ordinadon, ekzemple ŝarĝitaj de la Apostola seĝo al administraj aŭ diplomataj oficoj: tiuj prelatoj ĝenerale konservas la titularon de la aboliciita diocezo ankaŭ pro la motivo ke laŭ la kanona juro neniu povas esti ordinita episkopo sen la titulara diocezo, reala aŭ historia.

Kanona juro redakti

Ilia nomumo koncernas la Apostolan Seĝon. Estas asignita la “titolo” de iu diocezo ĉesinta ĉar nun ĝi kuŝas in partibus infidelium (en zonoj de nekredantoj); ekzemple, la Ĉefdiocezoj de Kartago, de Antiokio de Pisidia, de Oderco (Italio) kies teritorio estis enprenita en alia diocezo pli vasta.

Spite de manko de jurisdikcio sur titola eklezio, la episkopoj titularaj ĝuas ĉiujn rajtojn kaj privilegiojn kaj honorojn de la diocezaj episkopoj: krome ili partoprenas kun decida voto en Koncilioj.[3] kaj apartenas plenjure al la Episkopara Konferenco de la teritorio en kiu ili plenumas sian oficon.[4].

Estas episkopoj titularaj: la altaj funkciuloj de la Roma Kurio aŭ de la Episkoparaj Konferencoj kaj de al Nuncia ambasadorejo...

La helpepiskopoj nune ricevas la titolon de la rezida diocezo aŭ ĉefdiocezo en kiu ili estis destinitaj; sammaniere la emeritaj espiskopoj (kiuj jam okupis diocezan katedron aŭ estris elstaran oficon) daŭrigas konservi la tutolon de la jam regata diocezo ktp.

La nomumo al kardinalo kuntrenas la perdon de la titularecon ĉar kompensite per la “kardinala titolo”.

Historio redakti

La origino de la titularaj episkopoj datiĝas je la 4-a jarcento, kiam en la Unua koncilio de Niceo de 325 estis permesite al la episkopoj sekvuloj de la kontraŭpapa Novaciano, konvertiĝintaj al la ortodoksio, konservi la privilegiojn kaj la honorojn devenantajn de la episkopa ordo spite de la perdo de ĉiu jurisdikcio sur la antaŭa titola eklezio.

Ekde la 7-a jarcento, okaze de la islama okupo de la Proksima Oriento kaj de Nord-Afriko, diversaj episkopoj elpelitaj el tiuj zonoj trovis rifuĝon en Okcidento kaj estis gastigitaj ĉe lokaj episkopoj kiel helpepiskopoj: post ilia forpaso aliaj estis episkopigitaj kiel iliaj sekvuloj. Tia praktiko estis konfirmita kaj jure estabila en la Koncilioj de Vieno (Francio) kaj de Trento (Italio).

Notoj redakti

  1. [PIV] 2005
  2. Kodo de kanona juro (C.I.C.) 1983 kan. 376
  3. Kanono1983 443, § 1.
  4. 1983 kan. 450, § 1.

Fontoj redakti

  • Index sedium titularium archiepiscopalium et episcopalium, Typis polyglottis vaticanis, 1933
  • Pontifika Jarlibro por la jaro 1998, Libreria editrice Vaticana, 1998, pp. 802-1028; 1818-1819

Eksteraj ligiloj redakti

Listo de la romkatolikaj titularaj episkopujoj en la mondo troviĝas ĉe: