Titolo devenas el la latina vorto titulus.

Alparolo redakti

Kun la titolo koneksas ankaŭ ĝusta alparolo de konkreta persono.

  • sinjoro, sinjorino, mallongigite s-ro, s-ino - la plej ĝenerala (t.e. civitana), ekz. sinjoro Kaj
  • pleno titulo (latine), p.t., P.T., en traduko plentitole - "titolo de titoloj", anstataŭa titolo; ekzemplo de ambaŭ funkcioj:
    • ThDr. Miloslav Vlk, pleno titulo: Lia Eminenco Miloslav kardinalo Vlk, ĉefepiskopo praga kaj primaso ĉeĥa (indiko de ĉiuj titoloj); en artikoloj pri personecoj en la unua linio ni klopodas nomi ĉiujn titolojn kaj funkciojn (nomi pleno titulo)
    • Miloslav Vlk, pleno titulo, estas respondeca pastro, kiu ktp. (anstataŭa funkcio - pleno titulo signas kvanton de titoloj)
    • en adreso p.t. Josefo Kaj (anstataŭa funkcio - "pleno titulo" signas, ke sinjoro Kaj havas iajn titolojn; ni ne volas misigi ilin aŭ ni ĉiuj ne konas ilin, tial, por ke ni ne ofendu, ni uzos "pleno titulo")

Akademiaj rangoj redakti

Akademiaj titoloj estas atingitaj post studado en universitato aŭ foje altlernejo aŭ de alia formo de studado je alta nivelo.

Bc. baccalaureus bakalaŭro
BcA. baccalaureus artis bakalaŭro de arto
Mr. magister magistro
MgA. magister artis magistro de arto
Ing. ingénieur inĝeniero
Ing. arch. ingerum architectus inĝeniero arkitekto
JUC. juris utriusque candidatus kandidato de ambaŭ juroj (civila - ŝtata - kaj kanona - eklezia - juroj)
JUDr. juris utriusque doctor doktoro de ambaŭ juroj
ICDr. juris canonici doctor doktoro de kanona juro
MDDr. medicinae dentalis doctor doktoro de denta medicino
MSDr. medicinae stomatologicae doctor doktoro de stomatologia medicino
MUc. medicinae universae candidatus kandidato de ĝenerala medicino
MVc. medicinae veterinariae candidatus kandidato de veterinara medicino
MUDr. medicinae universae doctor doktoro de ĝenerala medicino
MVDr. medicinae veterinariae doctor doktoro de veterinara medicino
PaedDr. paedagogiae doctor doktoro de pedagogiko
PharmDr. pharmaciae doctor doktoro de farmacio
PhDr. philosophiae doctor doktoro de filozofio
PhMr. pharmaciae magister magistro de farmacio
RNDr. rerum naturalium doctor doktoro de natursciencoj
RSDr. rerum socialium doctor doktoro de sociaj sciencoj
RCDr. rerum commercialum doctor doktoro de komercaj sciencoj
ThDr. theologiae doctor doktoro de teologio
ThLic. theologiae licentiatus licenciato de teologio
ThMgr. theologiae magistre magistro de teologio

En kelkaj landoj la akademia titolo estas skribata antaŭ la nomo.

La vera valoro de tiaj titoloj ege malsimilas laŭ la landoj kaj institutoj kiuj atribuis ilin.

Neakademiaj titoloj redakti

DiS. diplomita specialisto

Titolo DiS. estas skribata ĉiam malantaŭ la nomo. Inter la nomo kaj tiu ĉi titolo estas ĉiam skribata komo.

Sciencaj rangoj redakti

Th.D. theologiae doctor doktoro en tereno de teologio
CSc. candidatus scientiarum kandidato de sciencoj
DrSc. doctor scientiarum doktoro de sciencoj
Akademiko honora membro de Akademio de sciencoj de Ĉeĥa respubliko

La sciencista rango estas skribata ĉiam malantaŭ la nomo. Inter la nomo kaj la rango estas ĉiam skribata komo.

Titolo akademiko estas la plej alta sciencista rango kaj ĝi anstataŭigas ceterajn titolojn kaj rangojn. Ĝi estas ĉiam skribata antaŭ la nomo.

Honoraj rangoj redakti

Honora rango estas titolo atingita de nomigo (ne de studado).

Dr. h. c. doctor honoris causa honora titolo

Akademiaj rangoj redakti

Akademia rango estas atingita de sciencista-pedagogia agado.

doc. docento
prof. profesoro

Universitataj rangoj redakti

asistanto - lektoro - docento - profesoro

Anglosaksiaj altlernejaj titoloj redakti

Tiuj ĉi titoloj estas skribataj malantaŭ la nomo.

.............
B.A. Bachelor of Arts Partopreninto de altlernejo de diversaj direktoj, plejparte de humanaj aŭ sociasciencaj fakoj.
B.F.A. Bachelor of Fine Arts Partopreninto de altlernejo de arta celo.
MBA Master of Business Administration Partopreninto de universitato celita precipe al administrado, sed ankaŭ al aliaj fakoj. (Loĝistiko, Financoj ktp.)
LL.M Master of Laws Partopreninto de jura fakultato
M.S. / MSc Master of Science Partopreninto de altlernejo kun sciencista aŭ teknika specialigo, ekz. informatiko, natursciencojekonomiko.
M.A. Master of Arts Partopreninto de altlernejo de diversaj direktoj, plejparte de humanaj aŭ sociasciencaj fakoj.
M.F.A. Master of Fine Arts Partopreninto de altlernejo de arta celo.
M.D. Medical Doctor Doktoro de medicino, partopreninto de medicina altlernejo
Ph.D. / PhD Philosophiae Doctor Doktoro de filozofio. Tiu ĉi titolo nun estas uzata tra la tuta mondo.

Titoloj de regantoj kaj ŝtatestroj redakti

  • Ekscelenco - alparolo de ŝtataj funkciuloj en internacia interrilato
  • prezidento - kapo de ŝtato en respubliko
  • imperiestro - reganto en imperio
  • reĝo - reganto en reĝlando
  • duko, grandduko - reganto en duklando (grandduklando)
  • princo - reganto en princlando
  • princido - ido de reĝo (imperiestro) kaj sekvabnto de trono
  • emiro - reganto en emirlando
  • sultano - reganto en sultanato
  • infanto, infantino - titoloj de idoj de reĝa geopo, uzitaj precipe en Hispanio
  • P.P., Pater Patriae (en traduko patro de patrujo) - honora titolo de romiaj imperiestroj, notita fine de sumigo de ilia titolaro

Ekleziaj titoloj redakti

papo Sankta patro - la plej supera katolika hierarko
Eminenco oficial alparolo de kardinalo
Ekscelenco oficiala alparolo de episkopo
kardinalo la plej supera altrangulo post papo
episkopo administranto de diocezo; solena alparolo: Monsignore, mallong. Mons.
ĉefepiskopo episkopo – metropolito eklezia provinco
R. D. Reverendus Dominus – reverenda sinjoro, pastro
Msgre. Monsinjoro

Nobelaj titoloj redakti

Malpli supera nobelaro

Kavaliro - kutime li havis de reganto pruntedonita landon (feŭdon), sur kiu li povis laŭ sia plej bona konscio kaj kono regi, sed okaze de milita konflikto li devis reciproki soldataron.
Barono - la plej supera ebla titolo de malpli supera nobelaro, li regis en baronlando - kutime kelke da vilaĝoj
Pli supera nobelaro
Vicgrafo - la unua pli supera nobelo, sed temas pri titolo donita. Ricevis ĝin sole unu familiano. Vikomtoj troviĝis precipe en Hispanio, Francio kaj Anglio.
Grafo - plua el heredaj tiroloj, temas pri pli bona analogio de barono
Markizo - nobela titolo en Hispanio, li estis io kiel kavaliro
Princo - jam tre signofa nobelo, li regis al pli granda teritorio
Duko - en reĝlandoj la plej signifa tuj post reĝo, plimulte li havis grandan konsilan potencon. Simile kiel princo li regis al pli granda teritorio, iam eĉ al ŝtato.
Pluaj titoloj
Princo-elektisto - romia princo kun rajto elekti imperiestron de Sankta romia imperio
Margrafo - dum reĝo li regis en certa parto de lando.
Lordo - angla kaj skota nobela titolo (alparolo Sir, Lady)

Inter mezepokaj titoloj apartenis ankaŭ majordomo - li zorgis pri burgo en la tempo de neĉeesto de reganto, imperiestra kelnero - tiun ĉi privilegion havis ĉeĥa reĝo - li rajtis enverŝi vinon al imperiestro, kaj simile.

En Ĉeĥio estas uzado de nobelaj titoloj surbaze de leĝo el la 18-a de decembro 1918 malpermesita.

Titolo de verko redakti

La vorto titolo estas ankaŭ uzata al markigo de nomo de verko. Tia verko povas esti libro, ĉapitro en libro, alia skribita artikolo, kanto aŭ alia muzika komponaĵo.

La titolo devas esti indikita kaj sur la koverto de libro kaj sur la librodorso. En la libro mem la titolo estas lokigata ĉiam sur malpara paĝo kaj tiu ĉi paĝo nomiĝas titola paĝo. Sur la titola paĝo devas esti indikita nomo de verko (titolo) kaj nomo de aŭtoro. Ofte estas ankaŭ indikata eldonejo kaj eldonjaro. Se sur antaŭa malpara paĝo estas indikita titolo de libro kaj la nomo de aŭtoro per pli malgrandaj literoj, tiu ĉi paĝo nomiĝas patitolo.

Eksteraj ligiloj redakti