Titterten
Titterten estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 422 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Titterten | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Waldenburg |
Koordinatoj | 47° 24′ 0″ N 7° 43′ 0″ O / 47.40000 °N, 7.71667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 0″ N 7° 43′ 0″ O / 47.40000 °N, 7.71667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 422 |
Areo | 3,71 km² |
Alteco | 668 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4425 |
Komunumkodo | 2894 |
Geografio
redaktiLa komunumo Titterten situas ĉe la norda rando de la Ĵurasa Montaro sur montoĉeno inter la du valbrakoj de la rivero Frenke sur alteco de 668 m s.m.. Krom la kerna vilaĝo al la komunumo apartenas la setlejoj Geren en nordoriento de la komunumo kaj March, sud okcidente de la kerna vilaĝo kaj kelkaj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,71 km², de kiuj 1,25 km² estas kovritaj de arbaro, 2,11 km² servas por agrikulturo kaj 0,23 km² por setlado.[1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Titterten limas en nordo al Arboldswil, en nordoriento al Niederdorf, en sudoriento al Oberdorf, en sudo al Liedertswil kaj en okcidento al Reigoldswil.
Trafiko
redaktiTitterten situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝo atingeblas per la buso n-ro 70 de Reigoldswil kaj de Liestal.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Titterten datiĝas el la jaro 1152 kiel Driritum.
En mezepoko la vilaĝo apartenis al la Grafoj de Frohburg. Kiel parto de la froburga Baronejo Waldenburg, la vilaĝo fariĝis en la jaro 1400 posedaĵo de la urbo Bazelo. En la jaro 1833 la komunumo aliĝis al la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.
Bildaro
redakti-
Kastelruino Rifenstein sur la limo inter la komunumoj Titterten kaj Reigoldswil
-
Komunuma domo
-
Placo en la vilaĝocentro
-
Restoracio Sodhus
-
Kamparana domo en la vilaĝocentro
-
Faktrabomo
-
Nigra kato en Titterten
-
Lignodeponejo
Referencoj
redakti- ↑ Fonto: Statistikaj informoj pri la komunumo de Kantono Bazelo Kampara Arkivigite je 2015-11-27 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Titterten
- Informoj pri Titterten en la retejo de la kantono Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine