Tivadar Bakody [bakodi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bakody Tivadar József estis hungara kuracisto, altlerneja instruisto, homeopato, framasono. Lia familia nomvarianto estis Bakodi, lia patro estis József Bakody (kuracisto).

Tivadar Bakody
Tivadar Bakody
Tivadar Bakody
Persona informo
Naskonomo Bakody Tivadar József
Naskiĝo 4-an de majo 1825 (1825-05-04)
en Győr
Morto 29-an de marto 1911 (1911-03-29) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato de LepsikoUniversitato de VienoLviva PoliteknikoUniversitato Eötvös Loránd
Familio
Patro József Bakody (kuracisto)
Infano Árpád Bakody
Okupo
Okupo kuracistopedagogo • lerneja majstro
vdr

Tivadar Bakody[1] naskiĝis la 4-an de majo 1825 en Győr, li mortis la 29-an de marto 1911 en Budapeŝto.

Tivadar Bakody

Biografio redakti

Tivadar Bakody studis juron kaj filozofion en Universitato de Lepsiko (1845–1848), poste li estis kapitano dum la hungara revolucio de 1848, fine li akiris medicinan diplomon en Universitato de Vieno en 1854. Li studvojaĝis en Eŭropo inter 1854–1856, poste li translokiĝis al Lemberg. En la studjaro 1860 li instruis en Universitato de Lemberg kaj establis proprakosta medicinan-gimnastikan halon. En 1861 li revenis al Pest (urbo), kie li estis privata kuracisto kaj apoganto de gimnastiko. Inter 1873 kaj 1905 li instruis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li estis ankaŭ ĉefkuracisto de infanhospitalo, ekde 1874 en Malsanulejo Rókus. Li strebis multe pri la gimnastiko. Li estis ankaŭ framasono eĉ ĉefmajstro. Lia edzino naskis 2 gefilojn.

Liaj kontribuoj (elekto) redakti

  • Traumbilder (98 poemoj germane, 1846)
  • Vanda (opero kun muziko de Ferenc Doppler, 1850)
  • Lilien und Rosen (poemoj, 1854)
  • A tüdőhólyagcsák hámja feletti vita (1865)
  • A hurutos tüdőlob kór-szövettanilag tekintve (1874)
  • A hasonszenvi iskola természettudományi módszere (1877)
  • A Karyomitosis és a biologikus orvosszeri gyógytan alapelve (1884, ankaŭ germane)
  • Bevezetés az orvosszertanba (1896)

Fontoj redakti

Referencoj redakti