Tivadar Botka
Tivadar BOTKA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Botka Tivadar estis hungara nobela juĝisto, notario, prokuroro, parlamenta deputito, membro (koresponda (1847), ordinara (1872), honora (1877)) de Hungara Scienca Akademio.
Tivadar Botka [1] naskiĝis la 6-an de julio 1802 en Hungara reĝlando, en Kisendréd (nuntempa vilaĝparto de Ondrejovce en Slovakio). Li mortis la 6-an de januaro 1885 en Kisvezekény (nuntempa Malé Vozokany).
Biografio redakti
Tivadar Botka akiris advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1821. Post la diplomo li estis subnotario, poste nobela juĝisto, ĉefprokuroro (1823–1839), ĉefnotario de Bars inter 1839–1843. En 1843 (poste inter 1861–1872) li estis parlamentano.
Verkaro (elekto) redakti
- De duellis hungarorum litis decisoriis (1829)
- Jogtörténeti tanulmányok a magyar vármegyék szervezetéről (1865)
- Trencséni Csák Máté és kortársai (Mateo Csák kaj siaj samtempuloj) (1874)