ØravíkØrðavík (prononco [ˈøːɹavʊik]; dane: Ørdevig) estas vilaĝo sur Ferooj, sur la okcidenta bordo de Suðuroy. Ĝi havis 40 loĝantojn en 2007 kaj apartenas al komunumo Tvøroyi.

Øravík
Interkrutejo "Gálgagjógv" (Pendumila interkrutejo).
Tjaldavíkshólmur ĉe Øravík

Øravík situas xce la suda bordo de Trongisvágsfjørður.

Øravík estas malnova vilaĝo, kiu pro ties centra situo de la insulo servis por kunsidoj sur Suðuroy. Fakte la kunsidoj estis en Uppi millum Stovur, ĉ. 2 km okcidente de la vilaĝo.

La golfo, kiu situas ĉe Øravík, havas la saman nomon, dum la terkolo sur la norda paĝo estas nomata Gálgatangi. Ĝi estas nomata laŭ pendumilo, kiu staris iam tie, kaj kie oni ekzekutis homojn. Rekte ĉe la maro troviĝas ankaŭ la vidinda interkrutejo "Gálgagjógv" (Pendumila interkrutejo), je kio atentigas memortabulo sur la strato. En okazo de ekzekuto, oni etendigis trabon super la interkrutejo, tie la ekzekutatoj pendis rekte super la maro.

La plej proksima golfo estas Tjaldavík sur la interna flanko de la 7,5 hektarojn granda Tjaldavíkshólmur, unu de la 11 insuletoj (holmoj) de Ferooj. Dum la popolaj kunsidoj („Suðuroyarting”) oni tie starigis tendojn. Tiuj tendoj estas nomataj en la feroa lingvo „tjald”, de tiu la nomo de la golfo kaj la insuleto. Tjaldavíkshólmur apartenas administre al sude najbara vilaĝo Hov. La insuleto povas vivteni maks. dek ŝafojn.

61.536111111111-6.8086111111111