Malfermi la ĉefan menuon

Tjumena moskeo (strato Lenin)

Tjumena moskeo (ruse Градо-Тюменская мечеть) troviĝis en Tjumeno (Rusio) en strato Lenin 15. La duetaĝa brika domo estis donacita al la islama komunumo en 1905, fermita en 1925 kaj detruita en 2003.

Tjumena moskeo
ruse Градо-Тюменская мечеть
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno

Geografia situo

57° 15′ 59″ N, 65° 52′ 53″ O (mapo)57.26638888888965.881388888889Koordinatoj: 57° 15′ 59″ N, 65° 52′ 53″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito islamo
Uzado detruita en 2003
Arkitektura priskribo
Tipo de konstruaĵo moskeo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo brikoj
Mapo
Ligiloj
Adreso strato Lenin 15, Tjumeno
Information icon.svg
vdr

FunkciadoRedakti

En 1898 la domo estis posedaĵo de E. I. Nikonova[1].

En 1905 la tatara mecenato Sulkarnaj Reĉapov donacis al la islama komunumo brikan domon N 9 en strato Spasskaja (Savinta; ekde 1922 – Lenin) kun akompanaj konstruaĵoj kaj tereno. La ofero estis farita forme de la ofera kontrakto inter li kaj la imamo-ĥatibo Ibrahim Burundukov kaj aprobita de la notario Nikolaj Albiĉev[2].

Sulkarnaj Reĉapov estis grava komercisto, posedanto de ledfabriko en Buĥara kvartalo (Transriverejo) de Tjumeno. Li loĝis en la apuda vilaĝo Novo-Jurto (ruse Новые Юрты), kiu en la 1970-aj jaroj iĝis parto de la urbo kaj ŝanĝis sian nomon al Parfjonovo[2]. Li faris haĝon.

Ibrahim Burundukov estis filo de la teologo Hismatulla Burundukov el la apudurba buĥara vilaĝo Embajevo. Burundukovoj estis parencoj de la unua muftio Muhameĝan Husainov al-Borundiki. La negocisto kaj mecenato Nigmatulla Karmiŝakov proponis al Hismatulla Burundukov, tiutempe loĝinta en Saratovo, oficon de mudariso kaj domon en la vilaĝo Embajevo por ke li laboru en la Embajeva madraso. Lia filo Ibrahim Burundukov finis tiun ĉi madrason kaj poste studis islamon en la Otomana imperio. En 1905 li jam loĝis en la donacita domo kun sia edzino Rabiha en la dua etaĝo, dum en la unua etaĝo okazis preĝado. Islamon tie instruis Salimgirej Gabitov[3].

La 8-an de julio 1911 la urba dumao permesis konstruadon de la “mahometana domo de diservoj”. La 11-an de aŭgusto la buĥaro Hajritdin Abajdullin aĉetis ĉe la forstisto-revizoro Herman Seitz apudan domon kaj transdonis ĝin al la islama komunumo. Do formiĝis religia komplekso[2].

En 1918 la armeo de la admiralo Aleksandr Kolĉak okupis Tjumenon, forpelinte la bolŝevikojn. Laŭ ies denunco Ibrahim Burundukov estis arestita kaj grave malsaniĝis en malliberejo. La 8-an de aŭgusto 1919 la urbon reprenis la Ruĝa Armeo kaj la liberigita imamo translokiĝis kun sia familio al la vilaĝo Kularovo (Tobolska distrikto). Dum la amasaj politikaj reprezalioj li fuĝis al Uzbekio, kie pereis pro akcidento. Lia filo Hasan estis akuzita esti ano de ribela organizaĵo kaj mortpafita en Tobolsko en 1930[3].

Nereligia uzadoRedakti

En 1925 la moskeo estis fermita. En 1930 la aŭtoritatoj transdonis ĝin al la agrikultura teknikumo por amasloĝejo kaj preparaj kursoj. En 1942 kadre de granda rekonstruo estis malmuntita la minareto kaj la konstruaĵo estis transformita je loĝdomo.

Lukto por redonoRedakti

En 1947 la islama komunumo petis redoni ĝin, sed la peto estis rifuzita kun klarigo, ke la komunumo estas tro malgranda, do ne bezonas la ejon kun areo 372 m². Tiutempe en la domo estis 6 apartamentoj[4], en kiuj loĝis 12 familioj, sume 49 homoj[3].

En 1993 la veterano de la Dua mondmilito Mirhad Aminov iniciatis kampanjon por repreni la moskeon, kiu tiutempe transformiĝis en loĝdomo. Post lia morto la aferon daŭrigis alia veterano, honora civitano de la urbo, plena kavaliro de la Ordeno de Gloro Habibulla Jakin. Tiucele li fondis la organizaĵon “La urba moskeo N 2”[2]. En 1994 komisiono de la provinca registaro decidis transdoni la konstruaĵon al la islama komunumo, tamen la decido ne estis plenumita[5].

En 1999 en tiu kvartalo komenciĝis konstruado de la deketaĝa loĝdomo (strato Respubliko N 14/1) kaj la konstrua firmao decidis detrui la kadukan domon, kiu troviĝis en la prikonstruata areo. La islamanoj protestis. La 28-an de novembro 2002 la urba dumao longe diskutis pri la peto de la islama komunumo redoni al ĝi la iaman moskeon, sed fine rifuzis. La deputitoj referencis al grava kadukeco de la konstruaĵo (ĝi estis eluzita je 70%) kaj manko de statuso de la historia aŭ arkitekta monumento. Krome al la urba buĝeto mankis mono por doni novajn apartamentojn al 24 loĝantoj de la domo dum la konstrua firmao promesis fari ĉion proprakoste kaj jam translokis plurajn loĝantojn. Anstataŭe la dumao proponis al la islama komunumo pripensi eblecon konstrui novan moskeon ĉe la Zagorodnij (Eksterurba) parko[6].

La islama komunumo akceptis la proponon, sed la 18-an de septembro 2003 komisiono de la Provinca Departemento pri Regado de la Ŝtataj Posedaĵoj rifuzis doni tiun terenon, ĉar la parko havas statuson de la tereno por komuna uzado. Krome 1200 urbanoj subskribis protestan leteron kontraŭ la konstruado de la moskeo tiuloke[7]. Aktivuloj de kelkaj islamaj organizaĵoj petis la provincan prokurorejon pritrakti, ĉu la rifuza decido de la urba dumao kongruas al la federacia leĝo “Pri libereco de konscio kaj religiaj organizaĵoj”[8].

La vic-urbestro Igor Pustovit proponis al la islamanoj kadukan duetaĝan lignan domon ĉe angulo de stratoj Herzen kaj Kamiŝinskaja, antaŭe uzitan kiel infanĝardeno. En oktobro 2003 dum renkontiĝo kun la urbestro la muftio Galimzjan Hazrat Bikmullin diris, ke por la komunumo ne gravas loko kaj li akceptos iun ajn terenon[7].

En majo 2003 Habibulla Jakin sendis malferman leteron al la guberniestro Sergej Sobjanin kaj provinca prokuroro Ernest Valejev, akuzinte la urbestron Stepan Kiriĉuk kiel plenumanton de la ŝovinisma politiko, direktita kontraŭ la islamanoj kaj tataroj[5].

En junio 2003 la konstruaĵo estis detruita, sur ĝia loko aperis parkumejo. Jam en novembro 2003 la urbestro Stepan Kiriĉuk diris en intervjuo al urba ĵurnalo, ke li bedaŭras pri tiu decido.

 
 Mi pensas, ke ĉi tie estis aŭ farita eraro aŭ oni simple misuzis min. Sed bedaŭrinde oni jam ne povas revenigi tion. Se estus en miaj fortoj, mi turnus tion tute aliel. 
— Stepan Kiriĉuk, la urbestro[9]

En aŭgusto 2003 aperis la speciala eldono de la tjumena islama ĵurnalo “Zikr”, komplete dediĉita al la moskeo. En ĝi estis publikigita ĝia historio verkita de la redaktoro Dimerhan Muratov kaj la malferma letero de Habibulla Jakin al la prezidanto Vladimir Putin, kiun rifuzis publikigi aliaj lokaj gazetoj[10]. Dimerhan Muratov diris ke la tereno estas la vakfo kaj la moskeo estas simbolo de la islama komunumo[9]. La afero estis aktive raportata de la retejo Islam.ru. En junio 2003 eĉ venis subtena letero de la islama komunumo de la urbo Västerås (Svedio)[11].

Ĉirkaŭ 120 islamaj aktivuloj manifestaciis antaŭ la urbodomo la 24-an de oktobro 2003, postulante transdoni al ili la malpleniĝintan terenon. Ili aprobis rezolucion, kiu interalie diris:

 
 Delonge jam estas transdonitaj al posedo de la kristanoj kaj judoj preĝejoj, katolika preĝejo, sinagogo, estas redonitaj ĉiuj monaĥejoj. Sole nur la islamanoj pro volo de lokaj ŝtatoficistoj estas senigitaj en teroj de siaj prauloj de la rajtoj, garantiitaj al ili de la konstitucio – la rajtoj por egaleco… Ni ne petas tion, kio ne estas nia posedaĵo. Ni postulas plenumi la ukazon de la prezidanto kaj senprokraste redoni la konstruaĵon en strato Lenin 15 kaj la aliajn islamajn vakufajn havaĵojn. 
— Rezolucio de la manifestacio de la 24-a de oktobro 2003.[7]

Sekciestro pri religio de la Provinca Komitato pri Etnaj Aferoj Aleksandr Gradusov nomis tion politika provoko kaj atentigis, ke la manifestacion organizis la naciisma Eŭrazia partio dum la Spirita Administracio de la Islamanoj de Tjumena provinco ne partoprenas la protestojn. La prezidanto de la menciita komitato Aleksandr Malĉevskij nomis la manifestacion ekstremisma kaj minacis al organizantoj per polica persekutado.

Oni planis organizi sekvan manifestacion la 26-an de marto 2004, sed kelkaj tataraj aktivuloj petis “ne streĉigi la atmosferon ĉirkaŭ islamo” kaj la aranĝo estis nuligita. Anstataŭe oni ekkolektis subskribojn sub respektiva peto, adresita al la urbestro, en kiu oni petis transdoni al la islama komunumo la malplenan terenon kie staris domo N 15 kaj domojn N 11 kaj 13[7].

La aŭtoritatoj rifuzis, sed promesis doni al la komunumo alian terenon[2].

Baldaŭ nova moskeo estis malfermita en strato Melnikaite.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Иваненко А. С. Четыре века Тюмени. Очерки живой истории старинного сибирского города. Тюмень, 2004. С. 166.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Была мечеть на Спасской (ruse). Tjumenskaja Pravda. Alirita 2019-06-04.
  3. 3,0 3,1 3,2 История Градо-Тюменской мечети (ruse). IslamNews.Ru. Alirita 2019-06-04.
  4. Мусульмане Тюмени выдвигают обвинения властям в дискриминации (ruse). Regnum (2002-11-25). Alirita 2019-06-04.
  5. 5,0 5,1 Лидер мусульман Тюмени обвиняет власти в шовинизме (ruse). Regnum (2003-05-07). Alirita 2019-06-04.
  6. Власти Тюмени не отдали здание на улице Ленина под мечеть (ruse). Regnum (2002-11-29). Alirita 2019-06-04.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Тюменским мусульманам не выделили землю под мечеть (ruse). SOVA-Centro (2003-09-18). Alirita 2019-06-04.
  8. Тюменская область: Мусульманские организации обратились в прокуратуру области (ruse). Regnum (2003-05-21). Alirita 2019-06-04.
  9. 9,0 9,1 Мэр Тюмени утверждает, что его подставили со сносом исторической мечети (ruse). Regnum (2003-11-17). Alirita 2019-06-04.
  10. В Тюмени вышла газета, посвященная снесенной исторической мечети (ruse). Regnum (2003-08-26). Alirita 2019-06-04.
  11. Тюмень: Мусульман города поддерживают братья по вере из Швеции (ruse). Regnum (2003-06-23). Alirita 2019-06-04.