Tjumena provinco

subjekto de Rusia Federacio
(Alidirektita el Tjumenja provinco)

Tjumena provinco (ruse Тюменская область) estas provinco en Okcidenta Siberio en Rusio, etendiĝanta sur ebenaĵo.

Tjumena provinco
Federacia subjekto
FlagoBlazono
provinco de Rusio [+]

LandoRusio

Koordinatoj58° N, 69° O (mapo)57.83333333333369Koordinatoj: 58° N, 69° O (mapo)
ĈefurboTjumeno
- koordinatoj58° N, 69° O (mapo)57.83333333333369Koordinatoj: 58° N, 69° O (mapo) [+]
Areo1 464 200 km² (146 420 000 ha) [+]

Loĝantaro3 778 053 [+] (1-a de januaro 2021)
Denseco2,58 loĝ./km² [+] [+]

Fondo1944
GuberniestroAleksandr Moor

HorzonoYekaterinburg Time, Asia/Yekaterinburg [+]
Telefona antaŭkodo(+7) 345xx
ISO 3166-2RU-TYU
OKATO71
Aŭtokodo72

Tjumena provinco (Tero)
Tjumena provinco (Tero)

Tjumena provinco (Tjumena provinco)
Tjumena provinco (Tjumena provinco)
DEC

Map
Tjumena provinco

Vikimedia Komunejo:  Tyumen Oblast [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Tjumena provinco en Rusio
Blazono de Tjumena provinco
Flago de Tjumena provinco

Klimato redakti

La teritorio de la provinco (kun ĝiaj aŭtonomaj distriktoj) enhavas plurajn klimatajn zonojn, do la veterkondiĉoj grave varias. La klimato estas ĉefe kontinenta, sufiĉe severa. Ĝin difinas kvar ĉefaj faktoroj:

Vintro estas la plej daŭra sezono kaj en la suda parto de la provinco daŭras 6 monatojn, en la arkta parto 8 monatojn. Vintre dominas kontinentaj ventoj el la okcidentaj partoj de la Siberia anticiklono. Sudaj kaj sud-okcidentaj ventoj alportas malvarman aermason kun relative eta humideco. Pro tio ofte ripetiĝas helaj frostaj tagoj.

Averaĝa temperaturo en januaro grave diferenciĝas en diversaj lokoj: Nov-Porto 24 , Taza kaj Gidana duoninsuloj 27 , Berjozovo kaj Surguto 22 , Tjumeno 16,7 . Absoluta minimumo en la provinco estas 57 (Nov-Porto, Tazovskij), en Tjumeno 50 .

Alveno de ciklonaj masoj de okcidento estas akompanata fortaj ventoj kaj neĝofaloj. Ĝenerale vintroj en Tjumena provinco estas pli neĝabundaj ol en la apudaj uralaj provincoj kaj Komiio. En la arkta parto vintre averaĝe falas po 15–20 mm da precipitaĵoj monate, en la suda parto po 10–15 mm.

Neĝotavolo en la orientaj deklivoj de Uralo atingas 60–70 cm, en la baseno de la mezfluo de rivero Tazo 80–85 cm. En la malfermaj areoj de Iŝima regiono ĝi estas nur 30 cm. Norde de la tajga zono dikeco de neĝotavolo malkreskas samtempe kun malkresko de la precipitaĵoj, do sur la bordoj de la Karaa maro ĝi estas nur 20–25 cm.

Periodo de seninterrompaj frostoj daŭras en Tjumeno 130 tagojn, en Niĵnevartovsko, Ĥanti-Mansijsko kaj Surguto — 155, en Saleĥardo — 200, en la tundroj de Gidana kaj Jamala duoninsuloj — pli ol 210 tagojn.

Printempo en diversaj partoj de la provinco venas en malsama tempo kaj tio varias laŭ jaroj. Ĝenerale oni konsideras ke printempo komenciĝis, se averaĝaj diurnaj temperaturoj superis 0 kaj finiĝis se ili falis sub +10 . En arbarostepaj kaj subtajgaj regionoj printempo komenciĝas averaĝe la 11-an de aprilo, en la suda kaj meza tajgo — la 20an de aprilo ĝis la 10-an de majo, en la norda tajgo — la 11-an ĝis la 20-an de majo, en la tundro — post la 1a de junio.

Malvarmo foje povas reveni. Frosto en la suda parto de la provinco ĉesas fine de majo, sed grundofrostojen povas aperi ĝis la dua duono de junio. Fine de majo kaj eĉ komence de junio foje neĝas. Tamen la sudan parton printempe ofte invadas sekaj varmiĝintaj aermasoj, kiuj formiĝas super Kazaĥio, kaj tiam aera temperaturo altiĝas ĝis +23-26 . Tiukaze establiĝas varma, foje eĉ seka vetero.

Vera printempo en la suda parto venas en majo, kiam dumtage temperaturo atingas +15-20 . La arboj foliiĝas, ekfloras siringo, komenciĝas kamparlaboroj. Tiutempe en la arkta parto ankoraŭ regas vintro. Averaĝa temperaturo en majo en Saleĥardo estas 2,1 , en Tambejo (Jamala duoninsulo) 7,4 . Printempo en la tundro venas en junio.

Somero komenciĝas kiam averaĝa diurna temperaturo superas +10 . En la arbarostepaj kaj subtajgaj zonoj tio okazas inter la 10a kaj 20a de majo, en la suda kaj meza tajgo — la 21an de majo ĝis la 10a de junio, en la norda tajgo — la 10an ĝis la 20a de junio, en arbarotundro — la 21an ĝis la 30a de junio. Sur la duoninsuloj somero komenciĝas en julio.

Somere falas maksimumo da precipitaĵoj. En julio-aŭgusto en Tjumeno falas 47% precipitaĵoj, en Surguto 46%, Saleĥardo 44%, Tambejo 40%. En la tundro maksimumo de precipitaĵoj falas en aŭgusto, en tajgo, subtajgo kaj arbarostepo — en julio.

Somere vetero ofte ŝanĝiĝas. Nordaj ventoj alportas malvarman sekan arktan aeron. Ilin akompanas malfruaj grundofrostoj kaj hela vatero. Kiam ciklonoj alportas atlantikajn aermasojn, formiĝas la malhela pluva vetero. Someroj malofte similas, jen ili estas pluvaj kaj malvarmaj, jen sekaj. Dum daŭraj trosekecoj (ekzemple en 1975) de majo ĝis julio okazis nur mallongaj kaj maloftaj pluvoj, kiuj alportis 3–5 mm da precipitaĵoj.

Aŭtuno komenciĝas kiam averaĝa diurna temperaturo superas +10 kaj finiĝas kiam ĝi falas sub 0 . En septembro kaj oktobro poioman malaltiĝon de temperaturo sekvas ĉiam pli oftaj drezeloj. Meze de septembro en la suda parto de la provinco tago mallongiĝas je 6 horoj. Akra malvarma vento alportas pluvnebulojn. Dum hela vetero nemaloftas noktaj grundofrostoj. En montaraj regionoj kaj tundro grundofrostoj aperas jam je la 20aj de aŭgusto, en Ĥanti-Mansijsko, Surguto kaj Niĵnevartovsko ili kutimas ekde komenco de septembro, en la arbarostepaj areoj — ekde mezo de septembro.

Unufoje en kvin jaroj venas rapida postsomero dum kiu revenas varma, suna, seka vetero. Komence de oktobro temperaturo rapide malaltiĝas kaj eĉ tage ĝi falos sub +5 . Ĉesas planta vegetado, senfoliiĝas arbaroj. Oktobre en Tjumeno estas +1,5 , en tajgo jam sub 0 , en la tundro kaj arbarotundro jam komenciĝas vintro. Averaĝaj diurnaj temperaturoj proksimiĝas al aŭ falas sub −5 . Formiĝas daŭra neĝotavolo[1].

Historio redakti

La provinco estis establita la 14-an de aŭgusto de 1944.

La plej gravaj urboj (en mil) estas: Tjumeno 609; Tobolsk 99; Iŝim 64; Jalutorovsk 37.4; Zavodoukovsk 25. La plej gravaj vilaĝoj estas: Borovskij 16.4; Goliŝmanovo 14.6; Vinzili 12.7; Bogandinskij 10.4; Omutinskoje 9.7; Abackoje 8.

Post formiĝo ekde la 1950-aj jaroj de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso Tjumena provinco iĝis la ĉefa naftogasa regiono de Rusio.

Sekureco redakti

La regiono estas sufiĉe sekura. En januaro — marto 2022 por ĉiuj 100 mil loĝantoj de la provinco estis registritaj 5 748 krimoj (Moskvo35 425, Sankt-Peterburgo19 394)[2].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Бакулин В. В.; Козин В. В.. (1996) География Тюменской области (ruse), p. 35–44. ISBN = 5-7529-1338.
  2. Рейтинг регионов (ruse). la Ĝenerala Prokurorejo de Rusio. Arkivita el la originalo je 2022-04-04. Alirita 2022-05-12.