Tjurka lingvaro

lingva familio
(Alidirektita el Tjurkaj lingvoj)

Tjurka lingvaro estas familio de lingvoj parolataj de multaj homoj de Orienta Eŭropo ĝis Siberio kaj okcidenta Ĉinio. Tuta kvanto de parolantoj de ĉiuj tjurkaj lingvoj estas ĉirkaŭ 200 milionoj, plimulto de kiuj (ĉ. 180 milionoj) estas denaskaj parolantoj. La plej populara lingvo de la lingvaro estas Turka, kiun parolas ĉirkaŭ 40% de tjurka-parolantoj.

Landoj kaj regionoj kie tjurkaj lingvoj estas oficiale agnoskitaj.

Gramatikaj ecoj redakti

La plej karakterizaj ecoj de tjurka lingvaro estas aglutineco, plej ofte per sufiksoj, harmonio de vokaloj kaj neekzisto de verbaj klasoj aŭ gramatika sekso. En multaj tjurkaj lingvoj ankaŭ mankas, aŭ ekzistas nur eta kvanto de, prepozicioj, kaj diversaj aspektoj de substantivoj estas esprimitaj per kazoj kaj postpozicioj. Modernaj tjurkaj lingvoj uzas variantojn de cirila, latina kaj araba skribsistemoj. Antikvaj tjurkaj lingvoj ankaŭ uzetis bolgaran kaj orĥonan runoskribojn kaj grekajn literojn.

Klasado redakti

Ĝenerala klasifiko de la Tjurka lingvaro
Malnovtjurkaj lingvoj

Ĥazara lingvo



Orĥona lingvo



Mezepokaj Tjurkaj lingvoj



Ogura (bolgara) branĉo

Bolgara lingvo



Ĉuvaŝa lingvo



Veraj tjurkaj lingvoj
Okcident-tjurka supergrupo
Sud-Okcidenta (Oguza) grupo

Nord-Okcidenta (Kipĉaka) grupo

Karluka (Sud-Orienta) subgrupo

Karaĥanida lingvo



Ĉagataja lingvo



Ĥalaĝa lingvo



Plimulto da dialektoj de Uzbeka lingvo



Ujgura lingvo




Nord-Orienta (Siberia) subgrupo





Problemoj pri klasado redakti

La klasado uzata en tiu ĉi artikolo estas kreita de la rusa tjurkologo O. Mudrak. Sed la lingvostatistika metodo, kiu ne prilaboris ĉiujn tjurkajn lingvojn, donas iomete malsamajn rezultojn. Ekzemple, per ĝi karluka kaj kipĉaka grupoj estas unuigitaj kaj azerbajĝana lingvo pli proksimas al la turkmena ol al la turka.

Ekzemploj de plej gravaj tjurkaj lingvoj redakti

Jen specimenoj de la plej esencaj turklingvoj
Esperanta Turka Azerbajĝana Turkmena Tatara Kazaĥa Kirgiza Uzbeka Ujgura
"Kiaj vortoj ekzistas por paŝo de ĉevalo?" Atın yürüyüşleri için hangi sözcükler var? Atın yerişi üçün hansı sözler var? Atın yörişleri barada ne hili sözler bar? Atnıng yürişleri turında nindi süzler bar? Atıng cürisin sıypattaytın kanday sözder bar? Attım cürüşü cönündö kanday atayın terimder bar? Atnıng yurişleri üçün kanday sözler bar? Atnıng mengiş ve yürügişliri toğısında kandak atamlarılar bar?

Altaja superlingvaro redakti

Multaj lingvistoj kredas ke tjurkajn lingvojn necesas unuigi kun la Mongolaj en unu grandan Altajan superlingvaron. Kelkaj eĉ proponas ankaŭ aldoni la Japanan kaj la Korean. Sed multaj aliaj fakuloj tion tute ne agnoskas.

Etnoj redakti

Turka grupo de etnoj apartenas al la altaja lingvofamilio. La plej multnombraj popoloj de la grupo estas turkoj, uzbekoj, azerbajĝananoj, kazaĥoj, tataroj kaj ujguroj.

Etnoj de la grupo Kvanto Propra nomo france ruse Priskribo lingvo Religioj
Oguza subgrupo
Turkoj 53.300.000 [3] Türkler /tjurkler/ Turcs турки /turki/
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Turkio (50 mln). En konsisto de Turkoj troviĝas subetnaj grupoj - Jurjukoj, Taĥtaĝoj, Abdaloj, Zejbekoj.
  • Antropologie diversaj, sed plimulto apartenas al balkano-kaŭkaza branĉo de europoida raso.
turka. muzulmanoj-sunaistoj.
Azerbajĝananoj 17.000.000 [3] azərbaycanlılar آذربایجانلیلار /azerbajĝanlilar/, azərilər آذری لر /azeriler/ Azerbaidjanais азербайджанцы /azerbajĝanci/
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Azerbajĝano (5,8 mln,[3]). Loĝas ankaŭ en Irano (10,43 mln), Rusio (336 mil), Kartvelio (307 mil), Kazaĥio (90 mil), Armenio kaj aliaj landoj.
  • Dividiĝas je subetnaj grupoj: Ajrumoj, Afŝaroj, Bajatoj, Karadaganoj, Karapapaĥoj, Ŝahsevenoj.
  • suda branĉo de europoida raso.
azera precipe muzulmanoj-ŝijaistoj.
Taliŝoj 121.000 толышон /toliŝon/ Talychs талыши /taliŝi/ Popolo en sudoriento de Azerbajĝano (21,1 mil,[4]) kaj en nordo de Irano (100 mil,[3]). taliŝa, foje ankaŭ azera muzulmanoj-ŝijaistoj, parto - sunaistoj.
Turkmenoj 4.600.000 тюркменлер Türkmenler /tjurkmenler/ Turkmenes туркмены /turkmeni/ Popolo, ĉefloĝantoj de Turkmenio (2,537 mln,[3]). Loĝas ankaŭ en Afganio, Irano, Turkio kaj aliaj landoj. turkmena. muzulmanoj-sunaistoj.
Gagauzoj 220.000 [3]. Gagauzlar Gagaouzes гагаузы /gagauzi/ Popolo en Moldavio (153 mil) kaj Ukrainio (32 mil,[3]). Loĝas ankaŭ en Rusio (ĉ. 10 mil), Bulgario, Rumanio, Grekio kaj Turkio. gagauza. kristanoj-ortodoksuloj.
Kaĝaroj 30.000 (1987) Qacarlar /kaĝarlar/ Kadjars каджары (kaĝari) Popolo en nordo de Irano. Devenas de unu el kizilbaŝaj triboj. de turka grupo. muzulmanoj-ŝijaistoj, parto - sunaistoj.
Kipĉaka subgrupo
Kazaĥoj 9.420.000 қазақтар qɑzɑqtɑr Kazakhs казахи (kazaĥi) Popolo, ĉefloĝantoj de Kazaĥio (pli ol 6,54 mln,[3]). Loĝas ankaŭ en Uzbekio (808 mil), Turkmenio (87 mil), Kirgizio (37 mil), Taĝikio kaj Rusio (635,9 mil); en Ĉinio (1,115 mln,[3]), Mongolio (125 mil) k.a. kazaĥa. muzulmanoj-sunaistoj.
Nogajoj 90.666 en Rusio, ĉirkaŭ 90 mil en Turkio [3] Ногъайлар Nogaylar /nogajlar/ Nogais ногайцы /nogajci/ Popolo en Rusia Federacio, precipe en Stavropola regiono, en Dagestano, ankaŭ en Karaĉajio-Ĉerkesio, en Ĉeĉenio kaj Inguŝio. En Turkio loĝas en regionoj de Adana, Eskişehir kaj Ceyhan nogaja. muzulmanoj-sunaistoj.
Tataroj 5.520.000 6,71 mln татарлар tatarlar Tatares татары /tatari/ Popolo, ĉefloĝantoj de Tatario (1,765 mln,[3]). Loĝas ankaŭ en Baŝkirio, Maria Respubliko, Mordovio, Udmurtio, Ĉuvaŝio, en aliaj regionoj de Rusia Federacio. Oni nomas tatarojn ankaŭ turklingvaj popoloj de Siberio (siberiaj tataroj), Krimeo (krimeaj tataroj) k.a. En Rusia Federacio (sen krimeaj tataroj) 5,52 mln [3]. tatara. muzulmanoj-sunaistoj.
Nagajbakoj 6.000 [3] нагайбәкләр nağaybäklär /nahajbaklar/ Nagaibaks нагайбаки /nagajbaki/ Etnografia grupo de tataroj, idoj de baptitaj en XVI jc nogajanoj. Loĝas en Baŝkirio kaj Ĉeljabinska oblasto (Rusia Federacio). tatara. kristanoj-ortodoksuloj.
Kirgizoj 2.660.000 кыргыздар /kirgizdar/ Kirghizes киргизы /kirgizi/ Popolo, ĉefloĝantoj de Kirgizio (2,23 mln). en Uzbekio 175 mil, Taĝikio 64 mil. Rusio 42 mil [3]; en Ĉinio 150 mil (1987). kirgiza. muzulmanoj-sunaistoj.
Baŝkiroj 1.420.000 башҡорттар başqorttar /baŝkorttar/ Bachkirs башкиры /baŝkiri/ Popolo en Rusio, ĉefloĝantoj de Baŝkirio (864 mil). Entute en Rusia Federacio ĉirkaŭ 1,35 mln [3]. Loĝas ankaŭ en Kazaĥio (42 mil), Uzbekio (35 mil) k.a. baŝkira. muzulmanoj-sunaistoj.
Karakalpakoj 423.000 қарақалпақлар qaraqalpaqlar /karakalpaklar/ Karakalpaks каракалпаки /karakalpaki/ Popolo en Mez-Azio, precipe en Uzbekio, en Karakalpakio (412 mil,[3]); 5 mil Loĝas ankaŭ en Afganio [3]. en Rusio - 6 mil karakalpaka. muzulmanoj-sunaistoj.
Kumikoj 282.000 [3] Къумукълар /kumuklar/ Koumyks кумыки (kumiki) Popolo en Dagestano (232 mil). kumika. muzulmanoj-sunaistoj.
Krimeaj tataroj 272.000 qırımtatarlar къырымтатарлар /kirimtatarlar/, qırımlar, къырымлар /kirimlar/ Tatars de Crimée крымские татары /krimskije tatari/ Popolo en Ukrainio (Krimeo, Hersona regiono), ankaŭ en Uzbekio, Rusia Federacio (Nord-Kaŭkazio). Ĉ. 272 mil [3]. krime-tatara. muzulmanoj-sunaistoj.
Karaĉajoj 150.000 [3] къарачайлыла /karaĉajlila/, таўлула /taŭlula/ Karatchaeviens карачаевцы /karaĉajevci/ Popolo en Karaĉajio-Ĉerkesio (129 mil) kaj Stavropola regiono. karaĉaj-balkara muzulmanoj-sunaistoj
Balkaroj 78.000 Таулула /taulula/ Balkars балкарцы /balkarci/ Popolo en Rusio, en Kabardio-Balkario (71 mil). Entute en Rusia Federacio 78 mil [3]. karaĉaj-balkara. muzulmanoj-sunaistoj.
Karluka subgrupo
Uzbekoj 18.500.000 Ўзбеклар O‘zbeklar /uzbeklar/ Ouzbeks узбеки /uzbeki/
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Uzbekio (14,145 mln,[3]). Loĝas ankaŭ en Afganio (pli ol 1,7 mln), Taĝikio (ĉ. 1,2 mln), Kazaĥio (332 mil) k.a.
  • Apartenas al Pamira-Fergana branĉo de europoida raso.
uzbeka. muzulmanoj-sunaistoj.
Ujguroj 7.770.000 ئۇيغۇرلار Уйғурлар Uyghurlar /ujgurlar/ Ouigours уйгуры /ujguri/ Popolo en Ĉinio (7,5 mln,[3]). Loĝas ankaŭ en Kazaĥio, Kirgizio, Uzbekio k.a. ujgura. muzulmanoj-sunaistoj
Sudsiberia subgrupo
Tuvoj 207.000 [3] тывалар /tivalar/ Touvas тувинцы /tuvinci/ Popolo, ĉefloĝantoj de Tuvio (198,4 mil). Entute en Rusio 206,2 mil [3]. Loĝas ankaŭ en Mongolio kaj Ĉinio. tuva. budhistoj-lamaistoj.
Ĥakasoj 80.300 тадарлар /tadarlar/ Hakasses хакасы /ĥakasi/, malnove абаканские татары aŭ минусинские татары (abakanaj aŭ minusinaj tataroj) Popolo en Ĥakasio (62,9 mil), Rusia Federacio ĥakasa. tradicie ŝamanistoj, multaj kristanoj-ortodoksuloj
Altajanoj 130 000 алтай-кижи /altaj-kiĵi/ Altaiens алтайцы /altajci/ Popolo en Altaja Respubliko (59 mil). Kvanto: en Rusia Federacio 69 mil [3]. altaja. kristanoj-ortodoksuloj, parto - baptistoj; konservas tradiciajn kredojn.
Jakuta subgrupo
Jakutoj 380.000 [3] сахалар /saĥalar/ Yakoutes якуты /jakuti/ Popolo, ĉefloĝantoj de Jakutio (365 mil) jakuta. kristanoj-ortodoksuloj, iuj kredantoj je Ajii
Bolgara subgrupo
Ĉuvaŝoj 1.845.000 чăвашсем /ĉavaŝsem/ Tchouvaches чуваши /ĉuvaŝi/ Popolo, ĉefloĝantoj de Ĉuvaŝio (907,6 mil), Loĝas ankaŭ en Baŝkirio, Tatario, najbaraj regionoj. Entute en Rusia Federacio 1773,6 mil [3]. ĉuvaŝa. kristanoj-ortodoksuloj

Nova Tjurka Alfabeto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nova Tjurka Alfabeto.

Nova Tjurka Alfabeto (tatare яңа əлифба/jaꞑa əlifʙa, baŝkire яңы әлифбә, "nova alfabeto"), mallonge яңалиф/jaꞑalif, ebla esperantigo janalifo, estas projekto de unuigita latinida alfabeto por tjurkaj lingvoj kreita en Sovetunio en la fino de 1920-aj jaroj. En 1928 ĝi estis oficiale enkondukita en tjurklingvaj sovetaj respublikoj kaj aŭtonomaj respublikoj de RSFSR anstataŭ arabidaj alfabetoj kiuj tie tradicie utiliĝis. Tamen en 1938–1940 janalifo estas urĝe anstataŭigita per alfabetoj surbaze de cirila skribo kaj do estas ne plu uzata.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. dialekto de la Krime-Tatara, uzata far 'urumoj', tjurka-parolantaj Krimeaj grekoj
  2. Meza dialekto de Krime-tatara agnoskita estiel oficiala literatura Krime-tatara lingvo
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 3,17 3,18 3,19 3,20 3,21 3,22 3,23 3,24 3,25 3,26 3,27 1992
  4. 1989