Tobiasz Kubisiowski
pola esperantisto
Tobiasz KUBISIOWSKI ([tObjaŝ kubiŝjOfski], naskiĝis la 20-an de aprilo 1998 en Krakovo) estas pola esperantisto kaj studento pri muzikteorio en la Muzika Universitato Frederiko Ŝopeno kaj pri aplikata lingvistiko en la Universitato de Varsovio. Ekde 2016 li estas sekretario de la Pola Esperanto-Junularo kaj ekde 2022 estas ĝenerala sekretario de TEJO. Tobiasz ankaŭ kreis sian propran podkaston kaj respondecis pri la piana akompano kaj partitura verkado por la muzikalo 'June kaj kune'.
Tobiasz Kubisiowski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1998 (25-jaraĝa) en Krakovo |
Lingvoj | pola • Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Eksteraj ligiloj redakti
- Persona retejo
- Fremdulo, persona podkasto