Toblach

komunumo de Italio

Toblach - por kiu aldona itallingva nomo Dobbiaco estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 363 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Auronzo di Cadore (BL), Prags, Cortina d'Ampezzo (BL), Innichen, Sexten, Gsies kaj Niederdorf.

Toblach (Dobbiaco )
Toblach
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 44′ N, 12° 13′ O (mapo)46.73333333333312.216666666667Koordinatoj: 46° 44′ N, 12° 13′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1.241 m
Areo 126 km²
Loĝantaro 3363 (2023)
Loĝdenso 27 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Auronzo di Cadore (BL), Prags, Cortina d'Ampezzo (BL), Innichen, Sexten, Gsies kaj Niederdorf
Patrono Johano la baptisto
Festa tago 24-a de junio
Nomo de loĝantoj Toblacher (germane)
Poŝtkodo 39034
Imposta kodo D311
Kodo laŭ ISTAT 021028
Telefona prefikso 0474
Retpaĝo gemeinde.toblach.bz.it
Loko en mapo
vdr

Lingva distribuo redakti

La plejmulto de la loĝantoj (84%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 15,5% parolas denaske la italan kaj 0,5% la ladinan.

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
la katolika paroĥa kirko Johannes der Täufer