Tocantins (rivero)

Tocantins [tokantins'], aŭ Rivero Tokantinso en Esperanto, estas rivero en Brazilo, la plej granda rivero tute sur brazila teritorio. Ĝi fontas ĉirkaŭ 100 km okcidente de Braziljo kaj fluas en riveron Pará kaj do fine en Atlantikon.

Tocantins
Riveroj Tocantins kaj Araguaia
rivero
Bazaj informoj
Situo Brazilo
Longeco 2 450 km
Akvokolekta areo 749 200 km²
Averaĝa trafluo 11 000 m³/s
Fluo
Fonto Goiás
- Alteco super marnivelo 1 070 m
Enfluejo Pará
- Alteco 0 m
Altecodiferenco 1 070 m
Geografio
Trairataj urboj Tucuruí
Alfluantoj
- Maldekstraj Araguaia
Map
vdr

Tocantins trafluas la brazilajn subŝtatojn Gojaso, Tocantins, Maranjo kaj Parao. Plej grava flankrivero estas Araguaia, kiu estas pli longa kaj ampleksa, do fakte estas la precipa rivero.

Je sia fina parto rivero Tocantins konsistigas la sudan bordon de insulo Marajó.

La flukvanto de Tocantins forte dependas de la sezono. Inter februaro kaj aprilo ĝi estas ĉirkaŭ 20.000 m³/s, sed inter aŭgusto kaj oktobro ĝi estas malpli ol 3.000 m³/s. Sekve varias ankaŭ ĝia navigebleco: Je alta akvo ĝi estas navigebla ekde Peixe en Gojaso, sed je malalta nur de Miracema do Norte en Tokantinso.