Tokaja regiono

regiono de Japanio
(Alidirektita el Tokaj (regiono))
Tiu ĉi artikolo temas pri la Tokaja regiono de Japanio. Ĝi ne rilatas al la hungaria urbo Tokaj.

La Tokaja regiono (japane 東海地方, Tōkai-ĉihō) estas sub-regiono de la regiono Ĉubu en Japanio, kiu kovras la centran sudan parton de la insulo Honŝuo laŭlonge de la Pacifika Oceano. La nomo signifas "Orienta maro" kaj venas de la historia japana vojo Tōkaidō, unu el la Kvin Vojoj de la mezepoka japana regno. Ĉar temas pri sub-regiono ne oficiale klasifikita, estas iugrada malakordo kie ĝuste la regiono komenciĝas kaj finiĝas, tamen mapoj de Japanio en vasta plimulto konkludas ke la teritorio inkluzivas la guberniojn Ŝizuoka, Ajĉi, Gifu kaj Mie.

Tokaja regiono
Regiono
regiono de Japanio [+]

LandoJapanio

- koordinatoj35° 16′ 0″ N, 137° 3′ 0″ O (mapo)35.26666667137.05Koordinatoj: 35° 16′ 0″ N, 137° 3′ 0″ O (mapo)
Areo29 316,53 km² (2 931 653 ha) [+]

Loĝantaro15 138 397 [+] (1-a de marto 2010)
Denseco516,38 loĝ./km² [+] [+]

Tokaja regiono (Tero)
Tokaja regiono (Tero)

Tokaja regiono (Japanio)
Tokaja regiono (Japanio)
DEC
Tokaja regiono
Tokaja regiono

Map
Tokaja regiono
Vikimedia Komunejo:  Tōkai region [+]
vdr