Tokia rakonto

japana filmo

Tokia rakonto (aŭ Tokia(j) rakonto(j)/historio(j), japane: 東京物語 Tōkyō monogatari) estas japana filmo de 1953. Ĝia reĝisoro estis Jasuĝiroo Ozu kaj la scenaron skribis li mem kun Koogo Noda. Ĝi estas rekonita kiel unu el la plej bonaj laboroj de la reĝisoro; danke al ĉi tiu filmo Jasuĝiroo Ozu estis konita en la Okcidento kaj rekonita kiel egala al Kurosaŭa Akira.[1]

Tokia rakonto, Rakontoj el Tokio
Afiŝo de la filmo.
Afiŝo de la filmo.
filmo
Originala titolo 東京物語
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1953
Daŭro 136 min
Ĝenro Dramato
Kameraado Yūharu Atsuta
Reĝisoro(j) Jasuĝiroo Ozu
Produktisto(j) Takeŝi Jamamoto
Scenaro Kōgo Noda • Jasuĝiroo Ozu
Filmita en Japanio
Loko de rakonto JapanioTokio • Atami • Ueno Imperial Grant Park
Muziko de Koĝun Saitoo
Rolantoj Chishū Ryū • Hara Secuko • Chieko Higashiyama • Eijirō Tōno • Sugimura Haruko • Kyōko Kagawa • Nobuo Nakamura • Sō Yamamura • Kuniko Miyake
Produktinta firmao Ŝoĉiku
Distribuo Ŝoĉiku
IMDb
vdr

En 2012 en plebiscito de filmkritikistoj organizita de la revuo Sight & Sound, la filmo gajnis la trian lokon el 250 filmoj.[2]

Resumo redakti

 
Noriko kun sia bopatro.

Du maljunuloj, edzo kaj edzino, iras al Tokio por renkontiĝi kun iliaj plenkreskaj gefiloj kaj kun ilia bofilino, kiujn ili ne vidis longe. Tamen kiam ili venas al Tokio, ili vidas, ke la junuloj ne havas tempon pro siaj gepatroj. La gefiloj sendas sian patron kaj patrinon al banurbo, sed la maljunuloj ne fartas bone tie. Ili reiras Tokie.

En Tokio la patro renkontas kun siaj amikoj kaj la patrino estas kun sia bofilino, la du virinoj alproksimiĝis.

El Tokio ili iras al Osako kie vivas ilia alia filo. Tamen, dum la vojaĝo la patrino ekmalsanas kaj fartas pli malbone, fine ŝi mortas.

Geaktoraro redakti

  • Chishu Ryu kiel Ŝuukiĉi Hirajama
  • Ĉieko Higaŝijama kiel Tomi Hirajama
  • Secuko Hara kiel Noriko Hirajama
  • Haruko Sugimura kiel Ŝige Kaneko
  • Asi Jamamura kiel Koiĉi Hirajama
  • Kuniko Mijake kiel Fumiko Hirajama
  • Kjoko Kagaŭa kiel Kjooko Hirajama
  • Eiĝiro Toono kiel Sanpei Numata
  • Nobuo Nakamura kiel Kurazo Kaneko
  • Ŝiroo Osaka kiel Keizo Hirajama
  • Hisao Toake kiel Osamu Hattori
  • Teruko Nagaoka kiel Jone Hattori
  • Mucuko Sakura kiel la restoraciestro Oden
  • Tojo Takahaŝi kiel najbaro de Ŝuukiĉi Hirajama
  • Tooru Abe kiel laboristo de fervojo |
  • Saĉiko Mitani kiel najbarode Noriko
  • Zen Murase kiel Minoru Hirajama, filo de Koichi
  • Micuhiro Mori kiel Isamu Hirajama, filo de Koichi
  • Ĝunko Anami kiel esteticista
  • Rjooko Mizuki kiel kliento
  • Joŝiko Togaŭa kiel kliento
  • Kazuhiro Itokaŭa kiel studanto
  • Keiĝiro Morozumi kiel policano
  • Cutomu Niĝima kiel estro de Noriko
  • Ŝozo Suzuki kiel labora kompano de Noriko
  • Joŝiko Taŝiro kiel hotela kelnerino
  • Haruko Ĉiĉibu kiel hotela kelnerino
  • Takaŝi Miki kiel kantisto
  • Binnosuke Nagao kiel kuracisto de Onomiĉi

[3]

Produktado redakti

La filmo estis filmita en la urboj: Tokio, Atami kaj Onomiĉi.[4]

Premioj redakti

Publikaĵo Lando Premio Jaro Loko
Empire Usono La plej bonaj filmoj de la tutmonda kino 2010 16-a
Sight & Sound Usono La plej bonaj filmoj de la historio laŭ la kritikistoj 2012 3-a
Filmin Usono La plej bonaj filmoj de la historio laŭ la direktoroj 2012 1-a

Referencoj redakti

  1. Światowa encyklopedia filmu religijnego. Marek Lis kaj Adam Garbicz. Krakovo 2007. ISBN 978-83-60292-30-3.
  2. Critics’ top 100 ĉe Film Forever (bfi.org.uk) http://www.bfi.org.uk/films-tv-people/sightandsoundpoll2012/critics
  3. Full Cast & Crew ĉe IMDb. http://www.imdb.com/title/tt0046438/fullcredits?ref_=tt_ov_st_sm
  4. Filming locations ĉe IMDb.com http://www.imdb.com/title/tt0046438/locations?ref_=tt_dt_dt

Eksteraj ligiloj redakti