Tokonomo

alkovo en tradicia japana arkitekturo

La tokonomo[1] (japane  (とこ) (), toko no ma) estas alkovo aŭ niĉo en tradiciaj japanaj konstruaĵoj, en kiu estas montrataj artaĵoj.

Priskribo redakti

 
Loko de tokonomo en tradicia japana ĉambro

La tokonomo estas malgranda niĉo, ne pli larĝa ol ĉirkaŭ unu metro, en muro de japana konstruaĵo, kaj servas kiel esenca dekoracio de la ĉambro laŭ tradicia japana ĉambra dekoraciarto (japane  () (しつ), washitsu). Ĝi funkcias kiel montrejo de diversaj tradiciaj japanaj artaĵoj, ekzemple:

Ĉe la fundo de la tokonomo, oni ofte metas tatamon.

Malgraŭ la nomo (“toko” povas signifi liton), oni ne sidas, nek kuŝas, nek staras en la tokonomo; oni sidas aŭ staras ekstere kaj spektas la tokonomajn artaĵojn en la tokonomo. Tradicie, la gastiganto sidigas la ĉefgaston kontraŭ la tokonomo, tiel ke la ĉefgasto povas spekti plej bone.

Historio kaj etimologio redakti

Tokonomoj originis el japanaj bikŝuejoj. Bikŝuejoj ofte havis niĉon, en kiu oni havus religiajn pentraĵojn kaj statuojn de budhoj, bodisatvoj, kaj aliaj sanktuloj. Dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj, tiaj niĉoj aperis en aliaj konstruaĵoj, kaj disvolviĝis al la moderna tokonomo.

La japanlingva vorto toko no ma (japane  (とこ) ()) konsistas el la morfemoj toko (japane  (とこ), “lito, planko”), no (japane  “de”), kaj ma (japane  (), “spaco”); tial, laŭlitere, “lito-spaco” (la japana uzas postpoziciojn, ne prepoziciojn, kaj tial la vortordo estas mala ol Esperanto).

Referencoj redakti

Literaturo redakti